Christian Frederik Heerfordt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Christian Frederick Heerfordt)
Christian Frederik Heerfordt
Persona informo
Naskiĝo 26-an de decembro 1871 (1871-12-26)
en Terndrup
Morto 1-an de marto 1953 (1953-03-01) (81-jaraĝa)
en Bonno
Lingvoj dana
Ŝtataneco Danio
Okupo
Okupo okulkuracisto • pacaktivisto
vdr

Christian Frederick Heerfordt (26-a de decembro 18711953) estis dana okulkuracisto kaj klinikposedanto, kiu priskribis en 1909 febran inflamon de la konektiva histo kun nervo.

Li ankaŭ interesiĝis pri politiko. Lia libro Et nyt Europa (La nova Eŭropo) aperis en 1924, en Kopenhago, en kiu li insistis je komuna Eŭropo, kun Britio. Li proponis iniciaton por konvinki la neŭtralajn nordajn landojn pri avantaĝoj de la unuiĝo.

Li iniciatis en 1926 fondon de organizo Unuiĝintaj Ŝtatoj de la Eŭropaj Nacioj (tiel ĝi teorie povontus enteni eĉ landojn el Sudameriko). Li faris propagandoveturojn por popularigi sian programon. Tio iĝis populara en Francio, sed precipe en Nederlando kaj Belgio. En septembro de 1928, li sendis memorandon al Aristide Briand kaj proponis militaran kaj eksterpolitikan unuiĝon, doganunion.

Lin apogis oficiale nur Danio, dum liaj klopodoj finiĝis en 1935, post kiam la nazioj enpotenciĝis, fortiĝis.