Christian Friedrich Daniel Schubart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Friedrich Daniel Schubart
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1739 (1739-03-24)
en Obersontheim
Morto 10-an de oktobro 1791 (1791-10-10) (52-jaraĝa)
en Stutgarto
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco duklando Virtembergo vd
Alma mater Universitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo vd
Profesio
Okupo poeto • komponistoverkistoĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Christian Friedrich Daniel SCHUBART [ŝubart] (n. 24-a de marto 1739 en Obersontheim, siatempe Grafejo Limpurg, nun distrikto Schwäbisch Hall; m. 10-a de oktobro 1791 en Stuttgart) estis germana poeto, orgenisto, komponisto kaj ĵurnalisto.

Li verkis akrajn kritikojn kontraŭ absolutisma regado kaj dekadenco en la tiama duklando Virtembergo, pro kio li estis arestita de la duka polico kaj enkarcerigita dum dek jaroj en fortikaĵo Hohenasperg. Li estas la poeto de "La truto", kiu priskribas kiel li mem kaptiĝis en duka embusko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Memortabulo ĉe Schubart-lernejo en Geislingen an der Steige

Kiel filo de vicpastro-instruisto Schubart vivis kiel junulo en Aalen, poste de 1763 ĝis 1769 en Geislingen an der Steige.

En 1769 li fariĝis orgenisto kaj muzikdirektoro ĉe la virtemberga duka korto en Ludwigsburg. Per sia leĝera vivstilo kaj sia manko de respekto kaj akrega kritiko li ĉagrenis la aristokration kaj klerikaron tie. Post kvar jaroj la duko Karl Eugen ekzilis lin.

En Aŭgsburgo en 1774 li eldonis Teutsche Chronik ("Germana Kroniko", unua apero la 31-an de marto), popularan ĵurnalon pri politiko kun literaraj kontribuoj kaj poemoj. La ĵurnalo estis tre sukcesa kaj rapide fariĝis la plej grava organo de burĝa opozicio en la tuta germana regno kaj ne ŝparis pikajn polemikojn, ofte kontraŭ la jezuitoj. Baldaŭ la urba senato malpermesis la presadon de la ĵurnalo, sed Schubart daŭrigis ĝin en Ulm.

Aparte kontraŭ la virtembergaj dukoj la ĵurnalo ne estis indulga, sed la duko ne povis silentigi la ekziliton en eksterlando. Tiel en 1777 duko Karl Eugen per falsa letero relogis Schubart al Blaubeuren, sur virtemberga teritorio, por aresti lin tie. Schubart ne ekkonis la kaptilon kaj estis enkarcerigita en la fifama fortikaĵo Hohenasperg, kie li fariĝis viktimo de duka "re-edukado" (cerbolavado).

La vizito de Friedrich Schiller ĉe Schubart en Hohenasperg, 1781

Juna Friedrich Schiller vizitis la enkarcerigitan en 1781, kio estis kortuŝa por ambaŭ: Schubart kun ĝojo vidis la junan liberaman poetokolegon, Schiller vidis kiel Schubart en sia malliberejo suferis de la duka despotismo - kaj decidis fuĝi for el Virtembergo.

Nur post dek jaroj, en majo 1787, la duko Karl Eugen liberigis lin el la karcero - ĉefe pro la favora agado de Prusio - kaj instalis lin kiel muzik- kaj teatrodirektoron en Stutgarto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Liaj poemoj reprezentas la stilon de Sturm und Drang (sturmo kaj impeto). Pro sia malferma kritiko li fariĝis tre populara. Hodiaŭ konata estas "La duka tombejo" (Die Fürstengruft), kaj aparte "La truto" (Die Forelle), kiu famiĝis pro la muziko de Franz Schubert.

Schiller uzis lian eseon Zur Geschichte des menschlichen Herzens (1775) kiel fonton por Die Räuber (La Rabistoj).

Honorigoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wilfried F. Schoeller, Schubart: Leben und Meinungen eines schwäbischen Rebellen, den die Rache seines Fürsten auf den Asperg brachte. Mit einer Auswahl seiner Schriften. Berlin: Klaus Wagenbach, 1979. ISBN 3-8031-2054-3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]