Christian Heinrich Friedrich Peters
| Christian Heinrich Friedrich Peters | ||
|---|---|---|
|
Christian Heinrich Friedrich Peters |
||
| Persona informo | ||
| Nomo | Christian Heinrich Friedrich Peters | |
| Dato de naskiĝo | 19-a de septembro 1813 | |
| Loko de naskiĝo | Koldenbüttel | |
| Dato de morto | 18-a de julio 1890 | |
| Loko de morto | Clinton | |
| Okupo | ||
| Aĝo je morto | 76 | |
Christian Heinrich Friedrich Peters (naskiĝis la 19-an de septembro 1813 en Koldenbüttel, mortis la 18-an de julio 1890 en Clinton) dan-devena usona astronomo Oni ne konfuzu lin kun la germana astronomo Christian August Friedrich Peters.
Vivo[redakti]
Li naskiĝis en Ŝlesvigo-Holstinio, kiu estis tiam parto de Danio, kaj poste, de Germanio. Li lernis en Germanio, (sub la instruo de Carl Friedrich Gauss). Poligloto, li restadis en Italio kaj Turkio, antaŭ iri en Usonon en 1854.
Li laboris en la Kolegio Hamilton de Clinton (Nov-Jorkio), kie li malkovris 48 asteroidojn.
En 1889, li kompromitiĝis en konflikto pri iu stela katalogo, kontraŭ sia kolego Charles A. Borst. La afero iris en justicon, li estis kondamnita kaj apelaciis; sed mortis nelonge poste. La kondamno estis nuligita, sed nenia nova procezo okazis.
Malkovroj[redakti]
Li estis unu el la plej abudaj trovintoj da asteroidoj el sia epoko, li ankaŭ malkovris la periodan kometon 80P/Peters-Hartley, pluraj variantaj nebulozoj kaj galaksiojn.