Christian Matras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Matras sur feroa poŝtmarko.

Christian MATRAS (n. la 17-an de decembro 1900 en Viðareiði - m. la 16-an de oktobro 1988) estis feroa verkisto. Li akiris doktordiplomon pri la norena lingvo en 1933 en la universitato de Kopenhago, kaj li en 1952 fariĝis profesoro en la sama universitato. En 1965, li revenis al la Ferooj, por fariĝi estro de la departemento pri la feroa lingvo en la universitato de Tórshavn. La verkaro de Christian Matras estas analizo de la feroaj literaturo, lingvo kaj kulturo. Sed li ankaŭ verkis poemojn, kiuj viciĝas inter la plej gravaj verkoj de la feroa literaturo. Li mortis en 1988.