Christian Nitsche

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Nitsche
Persona informo
Naskiĝo 3-an de junio 1967 (1967-06-03) (56-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Christian Nitsche (naskiĝis la 3-an de junio 1967, do nun 56-jara) estas germana esperantisto. En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj, li aktivis en Germana Esperanto-Junularo i.a. kiel estrarano pri financoj kaj de renkontiĝoj. Kadre de tio li estis la ĉeforganizanto de pluraj Internaciaj Seminarioj. Komencante sian movadan agadon kiel gimnaziano en Duisburg, li daŭrigis ĝin kiel studento de pedagogio kaj psikologio en Göttingen, kaj nun vivas kaj laboras kiel psikologo en Berlino.