Christian Ulmen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christian Ulmen
Christian Ulmen en la kina festivalo Berlinale de 2008
Christian Ulmen en la kina festivalo Berlinale de 2008
Persona informo
Christian Ulmen
Naskiĝo la  22-an de septembro 1975(nun 1975-09-22) (48‑jara)
en en Neuwied, Rejnlando-Palatinato, Germanio
Lingvoj germanaangla vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Charlotte-Paulsen-Gymnasium vd
Familio
Edz(in)o Collien Ulmen-Fernandes vd
Profesio
Okupo televida prezentisto • televida reĝisoro • scenaristo • televida produktoro • ĵurnalisto • filmaktoro • filmreĝisoro • televida aktoro • aktoro • rakontanto vd
Aktiva dum 1998– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Christian Ulmen (naskiĝis la 22-an de septembro 1975 en Neuwied, Germanio) estas germana televida prezentisto, filmproduktisto, aktoro, verkisto kaj filmreĝisoro.

Aktoro kaj filmproduktisto[redakti | redakti fonton]

Christian Ulmen kresksi en Hamburgo. Jam en adoleska aĝo li estis radiofonia prezentisto de la lokaj kanaloj Radio Hamburg, Radio 107 kaj OK Radio. Por siaj televidaj projeksotj de la loka "malferma kanalo Hamburgo" (Offener Kanal Hamburg) li en aĝo de 15 jaroj honoriĝis per la premio Junior Reporter Preis de Peter Scholl-Latour.

En 1995 li per abitura ekzameno finis la mezlernejajn jarojn. Li enskribiĝis por studo de teologio en la universitato de Hamburgo, sed praktike neniam komenciĝis tiun studon. Anstataŭe li plu laboris por radiofoniaj kaj televidaj produktaĵoj.

En tia produktaĵo li en 1996 estis malkovrita de usona serĉisto de televidaj talentoj, kiu ofertis al li laborpostenon en la primuzika televida kanalo MTV Europe en Londono. En aĝo de 20 jaroj li translokiĝis al Londono kaj ekde tiam laboris por la tiutempe ankoraŭ tuteŭrope elsenda primuzika televida kanalo MTV. Li en la elsendoj parolis anglalingve, sed kun intence forta germana akĉento, kio donis al li multajn simpatiojn inter la anglalingvaj spektantoj, sed fortajn kritikojn el inter la germanlingvaj spektantoj, kiuj akuzis lin pri stulta serĉado kaj pri fortigo de malĝustaj antaŭjuĝoj kontraŭ germanlingvanoj. Ekde la jaro 1998 la kanalo MTV regionigis sian programon, Germanlingvio ricevis propran MTV-kanalon kaj Ulmen ekde tiam en la elsendoj parolis germane. Post la programo MTV HOT, Ulmen en Hamburgo prezentis la programon MTV Alarm pri konataj muzikistoj. Sekvis la programo Live aus Berlin. Pro konfliktoj kun novaj programgvidistoj, li en 1999 malligis sian laborkontrakton de MTV.

Sekve li verkis artikolojn por diversaj germanlingvaj paperaj amaskomunikiloj, kaj foje laboris (kaj laboras) por la radiofoniaj programoj Radio Fritz en Potsdam kaj 1 Live en Kolonjo.

En 2000 li kiel produktisto de la programo Unter Ulmen revenis al la kanalo MTV. En 2003 la reĝisoro Leander Haußmann dungis Christian Ulmen kiel ĉefaktoro de la kineja filmo Herr Lehmann. Gazetaj kritikistoj tre laŭdis lian aktoradon, kaj jaron poste li ricevis la kinejan premion Bayerischer Filmpreis pro sia rolo de s-ro Lehmann.

Sekvis pliaj kinejaj produktaĵoj, en kiuj Christian Ulmen havis ĉefrolojn. En la kanalo MTV li mallongan tempon prezentis la programon Ulmens Auftrag, kiu publike pli furoris ol la antaŭa programo "Unter Ulmen".

En 2005 li aktoris en la produktaĵo Mein neuer Freund de la televida kanalo ProSieben kaj en 2007 li videblis kiel Max Munzl en la produktaĵo Dr. Psycho – Die Bösen, die Bullen, meine Frau kaj ich - por tiu rolo li estis honorigita per la premioj Bayerischer Fernsehpreis kaj Adolf Grimme.

Post kiam la programoj de Christian Ulmen en la kanalo MTV ricevis pli amase pozitivan eĥon en interreto ol atingi amasan publikon televide, li decidis pli labori per interreto. En la retejo ulmen.tv de aŭgusto 2008 ĝis junio 2009 ĉiusemajne publikiĝis novaj filmetoj de li. Tiucele li fondis filmproduktan firmaon, kiu de tiam produktas filmojn ankaŭ por diversaj germaniaj televidaj kanaloj.

Gazetaj kritikistoj laŭdas liajn televidajn kaj interrete filmajn produktaĵojn esti plenaj je eksperimentemo kaj provoko.

Krome li plu verkas artikolojn por skribaj amaskomukiloj, kaj paroliste realigis multajn produktaĵojn de sonlibroj.

Filmografio[redakti | redakti fonton]

Kino
2002: Verschwende deine Jugend
2003: Herr Lehmann
2004: Der Fischer und seine Frau
2005: Elementarteilchen
2006: FC Venus – Elf Paare müsst ihr sein
2006: Knallhart
2007: Alice im Niemandsland
2008: Robert Zimmermann wundert sich über die Liebe
2009: Maria, ihm schmeckt’s nicht!
2009: Männerherzen
2010: Jerry Cotton
2010: Hochzeitspolka
2010: Vater Morgana
2010: 3faltig
2011: Männerherzen … kaj die ganz ganz große Liebe
2011: Wickie auf großer Fahrt
2011: Jonas
Televido
2000–2003: Unter Ulmen
2004: Ulmens Auftrag (kun Nora Tschirner)
2005: Mein neuer Freund (eksperimenta serio, 9 epizodoj)
2005: Rosa RothFlucht nach vorn (serio, epizoda ĉefrolo)
2006: serio La ProSieben Märchenstunde, epizodo Tauschrausch im Märchenwald
2007: Schade um das schöne Geld
2007: Dr. Psycho – ĉefrolo en la 1-a seria sezono, 6 epizodoj
2008: Dr. Psycho – ĉefrolo en la 1-a seria sezono, 8 epizodoj
2008: MTV Ulmen Zimmer 104
2008: MTV Startracks
2008: ulmen.tv (.. en kanalo MTV)
2009: Uwe Wöllner trifft… (kanalo RBB Fernsehen)
2010: Der Grüffelo (parolisto)
2010: Uwe Wöllner wills wissen (kanalo RBB Fernsehen)
2010: DIE SNOBS - Sie können auch ohne Dich (kanalo ZDFneo)
2011: produktisto de la programo Stuckrad late night
Interreto
2008–2010: ulmen.tv
2009: YouTube Secret Talents (.. en la rolo de "Uwe Wöllner")
2009: La 12. Mann (.. en la rolo de "Frerk Ohm" de la futbalklubo FC Bayern München)
2010: YouTube Secret Talents (.. en la rolo de "Uwe Wöllner")
2010: DIE SNOBS - Sie können auch ohne Dich (.. en la rolo de "Astor")

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]