Christian Wolff (filozofo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Christian Freiherr von Wolff
memortabulo en la urbo Breslau (nuna Wrocław)

Christian Freiherr von Wolff (dum sia epoko ankaŭ foje francigite nomita „Chrétien Wolf“) (n. la 24-an de januaro 1679 en la tiam germana urbo Breslau (la nuna Wrocław); m. la 9-an de aprilo 1754 en Halle) estis signifa germana universala klerulo, juristo kaj matematikisto. Kune kun Gottfried Wilhelm Leibniz kaj Immanuel Kant, li estas unu el la plej signifaj germanlingvaj filozofoj. La germanlingva filozofio dankas al li sian bazan terminaron, multaj de li difinitaj vortoj kiel „Bedeutung“ (signifo), „Aufmerksamkeit“ (atento) aŭ „an sich“ (en si mem) pli poste transpreniĝis al la ĉiutage germana lingvouzo. Christian Wolff krome dum la unua duono de la 18-a jarcento havis esencan influon pri la leĝofarado en la ekspansiema reĝlando Prusio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Christian Wolff naskiĝis dum la jaro 1679 en la tiam germanlingva urbo Breslau (la nuna Wrocław) en Silezio. La kaj luterana-protestantisma kaj katolikisma karaktero de la universitata urbo, kiu tiam estis sub administrado de Aŭstrio, impresis la lernejanon. Laŭ propraj vortoj li, mem protestanto en katolika gimnazio, en lerneja aĝo amplekse diskutis aparte kun la katolikisme kleraj jezuitaj seminarianoj pri filozofiaj kaj teologiaj demandoj. La direktoro de la gimnazio tiutempe estis filo de la poeto Andreas Gryphius, kaj unu el liaj plej gravaj instruistoj estis la klerulo Kaspar Neumann. Ekde la jaro 1699 Christian Wolff studis en la universitato de Jena teologion, sed ĉefe fizikon kaj matematikon. Theologie, vor allem aber Physik kaj Mathematik. Ekde la jaro 1703 li estis docento en la universitato de Lepsiko, kie li dumtempe ankaŭ estis luterana predikisto. Dum 1706 li iĝs profesoro por matematiko kaj filozofio en Halle. Dum la jaro 1710 Christian Wolff iĝis membro de la Reĝa Societo de Londono kaj dum 1711 de la Reĝe Prusia Akademio de Sciencoj en Berlino. Pro atakoj de pietismaj malamikoj, kiuj akuzis lin pri laŭdira ateismo, li dum 1723 devis demisii el la profesora posteno kaj laŭ ordono de la prusia reĝo Frederiko Vilhelmo la 1-a devis forlasi Prusion ene de 48 horoj.

Li elmigris al Hesio, kie li ĝis la jaro 1740 estis tre sukcesa profesoro de la universitato de Marburg. Unu el liaj studentoj estis la ruso Miĥail Lomonosov, kies nomon nuntempe honorige portas la Lomonosov-Universitato en Moskvo. La carino Katarina la Granda de Rusio nomumis Christian Wolff membro de la Sankt-Peterburga Akademio de Sciencoj, kaj krome li iĝis membro de la Académie des sciences en Parizo. La reĝo Frederiko la 2-a dum la jaro 1740 revokis lin al Halle: Dum 1743 li iĝis kanceliero de la tiea universitato, kaj du jarojn poste de la bavara duko kaj princoelektisto Maksimiliano la 3-a Josefo estis nobeligita. Christian Wolff mortis la 9-an de aprilo 1754 en Halle.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La verkaro de Christian Wolff kreis la unuan filozofian skolon en Germanlingvio. „Wolff-anoj“, do adeptoj de la filozofo, ekzistis en preskaŭ ĉiuj universitatoj de la Sankta Romia Imperio. La influo de li kaj liaj ideanoj pri la universitata instruo kaj scienca esploro dominis dum pluraj jardekoj. Ankaŭ ekster la rondoj de sciencistoj li havis adeptojn. Germanlingvaj nobeloj same estis inter liaj ideanoj kiel protestantaj fuĝintoj el Francio, kiel Jean Henri Samuel Formey kaj Jean Deschamps.

La filozofio de Christian Wolff estas sistema formo de la raciismo, kiu ĉerpas siajn fontojn inter alie el la verkaroj de Gottfried Wilhelm Leibniz, René Descartes, Tomaso de Akvino kaj Francisco Suarez. Dum multaj jaroj oni atribuis al Christian Wolff la meriton sistematigi la filozofion de Gottfried Wilhelm Leibniz, kvankam ekzistis malsamaj opinioj inter la du filozofoj pri iuj terminoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]