Christiania (civito)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Christiania
Flago de Kristianio, kie la tri flavaj cirkloj estas simboloj de la tri punktoj de la tri literoj i de la nomo.
Enirejo al Kristianio, kie ĉiutage turistoj kaj vizitantoj fotas.
Elirejo de Christiania

Christiania (esperantigite: Kristianio) estas nomo de la civito meze de Kopenhago, Danio.

La Libera Ŝtato de Christiania, Libera Urbo de Christiania aŭ Kristianio estas kvartalo parte memrega de ĉirkaŭ 850 loĝantoj. Ĝi kovras areon de 34 hektaroj en la kvartalo de Christianshavn (haveno de Christian), en la ĉefurbo de Danio, nome Kopenhago. Kristianio stariĝis per statuso duonleĝa de sendependa komunumo.

Dum la hipia ribelo kelkaj hipioj okupis areeton de la dania ĉefurbo, proklamante ĝin memfunkcianta komunumo eksterŝtata en septembro 1971. Hodiaŭ (2008) ĝi ankoraŭ ekzistas kaj la ĉirkaŭ 850 enloĝantoj profitas je la turismo, malgraŭ daŭraj problemoj kun la polico, kiu ade serĉas haŝiŝon kaj aliaj drogojn tie. Elvenonte el Christiania, oni vidas jenan ŝildon: "Vi nun eniras la Eŭropan Union".

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj