Christine Lagarde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Christine Lagarde
Christine Lagarde

Oficanta
Funkcio akceptita:
28-a de junio 2011
Antaŭulo Dominique Strauss-Kahn

Naskiĝo 1-a de januaro 1956
en Flago de Francio Parizo, Francio
v  d  r
Information icon.svg

Christine Madeleine Odette LAGARDE [kristin lagard] (Parizo, 1-a de januaro 1956), estas franca politikistino de la partio UMP kaj iama advokato kaj komercistino.

Antaŭ ŝia politika kariero ŝi laboris kiel advokatino ĉe Baker & McKenzie. Ŝi estis ministrino pri Eksterlanda Komerco de 2005 ĝis 2007 kaj ministro pri Agrikulturo kaj Fiŝado inter majo kaj junio 2007. En la dua kabineto de Fillon ŝi estis ekde tiam ministrino pri Ekonomio, funkcio kiun ŝi ankaŭ plenumis en la tria kabineto de Fillon. Ŝi estas la unua virino kun tiu ĉi funkcio en G8-lando.

En julio 2000 ŝi estis premiita kun la Honora Legio.[1] En 2007 ŝi gajnis premion de la franca lingvo-protekta asocio Académie de la carpette anglaise, premio de la angla mato, ĉar ŝi komunikis angle kun ŝiaj kunlaborantoj[2][3]. En 2009 Lagarde aperis en loko 17 en listo prezentita de la revuo Forbes Magazine de la plej influ-havaj virinoj en la mondo.[1] La revuo Time en tiu jaro taksis ŝin kiel unu el la cent plej gravaj mondaj gvidantoj.[1] La Wall Street Journal indikis ŝin en 2009 je loko 5 en listo de la plej bonaj inaj gvidantoj de Eŭropo.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

(aldoninda)

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

En 2005 finiĝis ŝia kontrakto ĉe Baker & McKenzie. Ŝi estis petita de Dominique de Villepin iĝi ministrino de Eksterlanda Komerco. Ŝi volis reformi la francan leĝaron pri laborado laŭ anglosaksa modelo kaj ĝin liberaligi. Ŝi partoprenis en tiu periodo al negocoj kun la Monda Organizaĵo pri Sano.

Dum unu monato ŝi estis ministrino pri Agrikulturo en majo 2007, ĝis kiam ŝi postsekvis Jean-Louis Borloo kiel ministrino pri Ekonomio.

Je la 25-a de majo 2011 Lagarde oficiale kandidatiĝis kiel prezidanto de la Internacia Monunua Fonduso (IMF), kiel posteulo de Dominique Strauss-Kahn.[4] Ekde la 28-a de junio de la sama jaro ŝi havas tiun oficon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 angle Biografio de Christine Lagarde en la retejo de la franca ministerio pri Ekonomio, Financoj kaj Industrio. Konsultita je la 21-a de majo 2011.
  2. Libération france
  3. Akademio de la angla matofrance
  4. Lagarde doet gooi naar IMF-leiderschap, Nu.nl, 25-a de majo 2011. Konsultita je la 25-a de majo 2011.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]