Christine McVie
El Vikipedio
| Christine McVie | |
|---|---|
| Naskonomo | Christine Anne Perfect |
| Naskiĝo | Bouth, Lake District, Anglio |
| Ĝenroj | rok-muziko, bluso |
| Instrumentoj | kantado, klavarinstrumento, piano |
| Aktivaj jaroj | 1967 – 2004 |
| Eldoninto | Reprise, Blue Horizon |
| Parencaj temoj |
Fleetwood Mac (1970-1998), Chicken Shack (1968-1969) |
| TTT | www.christinemcvie.com |
Christine McVie (naskiĝinta kiel Christine Anne Perfect la 12-an de julio 1943 en Bouth, Lake District), estas angla rokmuzika kantistino, ludanto je klavarinstrumento kaj tekstistino. Ŝi akiris sian gloron kiel membrino de grupoj Fleetwood Mac kaj Chicken Shack. Ŝi eldonis ankaŭ tri soloajn albumojn.