Christoph Anton von Migazzi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

von Migazzi, estis pastro, kardinalo, ĉefepiskopo, episkopo, diplomato, prioro, kanoniko.

Christoph Anton von Migazzi

Migazzi [1] naskiĝis la 14-an de oktobro 1714 en Trient. Li mortis la 14-an de aprilo 1803 en Vieno.

Biografio

Migazzi frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Innsbruck, poste li lernis teologion en Romo. Post la pastriĝo en 1732 li estis kanoniko, poste prioro. Baldaŭe li ricevis diplamatiajn taskojn, kiujn li plenumis tiel bone, ke li iĝis titulara ĉefepiskopo. Inter 1756-1785 li estis episkopo en Vác, dume en 1757 li estis ankaŭ ĉefepiskopo de Vieno, en 1761 kardinalo. Li strebis multe por urbo Vác, kie ekzemple la Katedralo Ĉieliro de Maria (Vác) gardas tiun periodon. La urbo tiel impone evoluis, ke eĉ Maria Tereza de Aŭstrio vizitis ĝin. Li estis entombigita en Katedralo Sankta Stefano (Vieno).

Fontoj