Christoph Bernhard von Galen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Galeno (apartigilo)
Christoph Bernhard von Galen
Princepiskopo de Monastero
Regado 1650–1678
Antaŭulo Ferdinand von Bayern
Sekvanto Ferdinand von Fürstenberg
Persona informo
Naskiĝo 12-an de oktobro 1606 (1606-10-12)
en Drensteinfurt
Morto 19-an de septembro 1678 (1678-09-19) (71-jaraĝa)
en Ahaus
Tombo St. Joseph's Chapel in St. Paul's Cathedral vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Respubliko de la Sep Unuiĝintaj ProvincojGermanio vd
Alma mater Gymnasium Paulinum • Universitato de MajencoUniversitato de KolonjoUniversitato de Bourges • Malnova universitato de Loveno vd
Familio
Familio Galen
Gefratoj Johann Heinrich von Galen vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • pastro • katolika episkopo vd
Aktiva en Münster vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Bommen Berend "antaŭ" la urbo Groningen de Wolfgang Heimbach (1674)
La Haus Bisping. Nur ĉi tiu pordega konstruaĵo el 1651 de la akvokastelo ankoraŭ restas.

Bernhard Christoph Freiherr von GALEN (Drensteinfurt, 12-an de oktobro 1606 - Ahaus, 19-an de septembro 1678) estis Princepiskopo de Monastero. Li apartenis al nobela familio Galen en Vestfalio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pelita en malriĉecon per la perdo de patra heredaĵo, li fariĝis pastro; sed li ne ĉesis barakti kun la Imperiestro Ferdinando la 3-a dum la lastaj etapoj de la Tridekjara Milito. En 1650, li sekvis la ĉefepiskopon de Kolonjo Ferdinando de Bavario, kiel episkopo de Münster.

Post iom da paco kaj prospero en sia princlando, von Galen devis venki grandan ribeladon de civitanoj de Münster; sed en 1661 tio estis solvita okupante la urbon. La episkopo, kiu havis grandan armeon, iĝis ĉefa ludanto en Eŭropo. En 1664, li estis elektita direktoro de la imperia armeo komisiita batali kontraŭ la turkoj, sed liaj trupoj estis tro malfruaj por konfrontado; post la paco kiu sekvis la kristana venko en la batalo de Saint Gotthard en aŭgusto 1664, li aliĝis al Karlo la 2-a de Anglio en la Dua angla-nederlanda milito la nederlanda, ĝis la interveno de Ludoviko la 14-a kaj Frederiko Vilhelmo de Brandenburgio estis devigita subskribi pacon en 1666 en Kleve.

Kiam von Galen denove atakis la Nederlandan Respublikon ses jarojn post la Franca-Nederlanda milito, aliancita kun Ludoviko la 14-a, kiu helpis lin ekokupi la urbon Groenlo. Liaj trupoj estis pli orienten kaj norden kaj konkeris la urbojn Deventer kaj Coevorden. Lia armeo atakis la urbon Groningen, sed ne povis okupi la nordan bordon, pro inundiĝo de kampoj kaj marĉoj kiuj neebligis la trapaŝon. En oktobro 1674 li retirigis siajn trupojn de la Nederlanda Respubliko kaj kondukis sian armeon al restaŭri la katolikan fidon en la orientaj provincoj. En 1675 li forlasis siajn aliancanojn kaj batalis por Imperiestro Leopoldo kontraŭ Francio. Kune kun Brandenburgio kaj Danio atakis Karolon la 11-an de Svedio, kaj konkeris la duklandon de Bremen. Von Galen mortis en Ahaus.

En Nederlando li estas konata per la kromnomo "Bommen Berend" (Bomba Bernardo) ĉar li provis malsukcese ekokupi la nederlandan urbon Groningen uzante bombojn. En tiu urbo oni ankoraŭ ĉiujare festas pro la venko je la 28-a de aŭgusto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]