Christoph Graupner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christoph Graupner
Persona informo
Naskiĝo 13-an de januaro 1683 (1683-01-13)
en Kirchberg
Morto 10-an de majo 1760 (1760-05-10) (77-jaraĝa)
en Darmstadt
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Thomas-lernejo je Lepsiko
Subskribo Christoph Graupner
Memorigilo Christoph Graupner
Okupo
Okupo komponisto • klavicenisto
vdr

Christoph GRAUPNER (n. 13-an de januaro 1683 en Kirchberg; m. 10-an de majo 1760 en Darmstadt) estis germana komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Memskribaĵo de la kantato Wir haben nicht mit Fleisch und Blut zu kämpfen de Graupner

De sia onklo, orgenisto Nicolaus Küster, Christoph Graupner ricevis unuan muzikinstruon. Li sekvis tiun al Reichenbach (Vogtland). En Lepsiko li vizitis la Thomas-lernejon kaj studis jursciencon kaj poste muzikon ĉe Thomas-kantoro Johann Schelle kaj ĉe ties posteulo Johann Kuhnau. En 1705 li iris kiel klavicenisto al la hamburga operorkestro direktata de Reinhard Keiser. En ĉi tiu periodo li komponis plurajn operojn, kiujn la publiko fervore akceptis.

Landgrafo Ernesto Ludoviko de Hesio-Darmstadt aŭdis liajn verkojn kaj proponis al li en 1709 postenon ĉe sia kortego. Jam en 1711 li plirangiĝis kiel kortega kapelmajstro. En ĉi tiu jaro li edzinigis la pastrofilinon Elisabeth Eckardt. En 1722 li kandidatiĝis pri la posteno de Thomas-kantoro en Lepsiko laŭ rekomendo de Telemanns, kiu tiun jam rifuzintis. Laŭ ordono de sia dunginto li devis forrifuzi la vokitecon kiel sukcedanto de Johann Kuhnau, tamen je plibonigo de sia aparte de tio jam alta salajro. Tiel Johann Sebastian Bach povis ricevi la postenon. Graupner restis ĝis sia morto ĉe la kortego de la landgrafo. Dumpase de la tempo li altiris aron de muzikistoj, kiujn li konis el sia tempo kiel lepsika Thomas-lernanto: vickapelmajstron Gottfried Grünewald, sian sukcedonton Johann Samuel Endler same kiel la ĉambromuzikiston Michael Boehm.

La ampleksa verkaro Graupner, preskaŭ komplete konserviĝinta, troviĝas plejparte en la Universitata kaj Landa Biblioteko je Darmstadt. Ĝi estas grandparte ankoraŭ nepublikigita kaj atendas la malkovradon far muzikistoj kaj muziksciencistoj. Ofte la suverenoj rigardis la verkojn de siaj komponistoj kiel sian personajn propraĵojn kaj laŭ la rapida ŝanĝigo de modaj tendencoj la komponaĵoj estis neniigitaj. La familio de Graupner sin defendis kontraŭ ĉi tiu procedo kaj ekigis jurproceson, kiu nur preskaŭ 80 jarojn post la morto de Graupner decidis favore al la familio. Al ĉi tiu cirkonstanco kaj al la alilokado de la stokoj dum la 2-a mondmilito dankendas la konservado de ĉi tiu ampleksa verkaro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1719 Graupner komponis komence plurajn operojn, sed poste verkis ankaŭ abundon da eklezia kaj instrumenta muziko. En la jaro 1754 li devis ĉesigi la komponadon, ĉar li komplete blindiĝis. Li kreis ĉ. 2000 verkojn: 1418 sakralajn kantatojn, 24 profanajn kantatojn, 113 simfoniojn, 44 konĉertojn unu ĝis kvar instrumentoj, 80 suitoj, 36 sonatoj kaj klavarmuziko same kiel ok operojn.

Ekde nelonge ekzistas verkregistro de la instrumentaj komponaĵoj, aperinta ĉe Carus-Verlag Stuttgart. Ĝi estas daŭrigota por la voĉkantaj komponaĵoj.

Operoj (selekto)[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Christiane Engelbrecht: Christoph Graupner
  • Moritz Fürstenau: Christoph Graupner

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]