Christoph Wilhelm Hufeland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christoph Wilhelm Hufeland
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1762 (1762-08-12)
en Bad Langensalza
Morto 25-an de aŭgusto 1836 (1836-08-25) (74-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Doroteurba tombejo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Universitato de GöttingenFriedrich-Schiller-Universitato Jena
Subskribo Christoph Wilhelm Hufeland
Familio
Patro Johann Friedrich Hufeland
Okupo
Okupo kuracisto • universitata instruisto • ĉefkuracisto
vdr

Christoph Wilhelm HUFELAND (naskiĝinta la 12-an de aŭgusto 1762 en Bad Langensalza, mortinta la 25-an de aŭgusto 1836 en Berlino) estis germana kuracisto. Hufeland-kliniko en lia naskiĝurbo nomiĝis por la li en 1962.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de kuracisto Hufeland finstudis medicinon en 1783 en Jena kaj Göttingen. Liaj instruistoj estis i.a. ankaŭ Georg Christoph Lichtenberg kaj Justus Christian Loder. Dum lia deĵoro kiel kortega kuracisto en Vajmaro en 1793 li konatiĝis kun Goeto, Ŝilero, Christoph Martin Wieland kaj Johann Gottfried Herder.

Inter 1793-1801 Hufeland estis profesoro ĉe la Universitato de Jena. Samtempe li estis eldonanto de la periodaĵo Journal der practischen Arzneykunde und Wunderarzneykunst. Ĝi kontinuiĝis inter 1808-1943 sub la titolo Journal für practische Heilkunde (96 volumoj). En 1796 aperis lia furora verko Makrobiotik oder die Kunst das menschliche Leben zu verlängern, kiu ege influis la dietologian literaturon de la tuta 19-a jarcento. Tie Hufeland prezentas la tezon ke ja eblas por la homo plilongigi la vivon, se li nur modestus en ĉiuj aferoj. Tiel li liveris argumentojn bonajn por la ideologio burĝa-protestanta.

Aliaj publikaj agadoj[redakti | redakti fonton]

En 1801 li iĝis privata kuracisto de la reĝo de Prusio kun kiu Hufeland iris ankaŭ en Orientan Prusion (ĝis 1809). Kiel membro de la Prusa Akademio de Sciencoj li engaĝiĝis en 1810 por la fondo de la berlina universitato kaj iĝis la unua dekano ĉe la medicina fakultato. Poste li publikigis aliajn skribitaĵojn pri sociala medicino kaj sanecpedagogiaj rimedoj kaj paŝoj farotaj. Pro malsano okula Hufeland devis bremsi la agadojn ekde 1830.

Aliaj verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Ideen über Pathogenie und Einfluß der Lebenskraft auf Entstehung und Form der Krankheiten (1795)
  • Enchimidion medicum, oder Anleitung zur medizinischen Praxis. Vermächtnis einer fünfzigjährigen Erfahrung (1836)
  • Selbstbiographie (nove eldonita en 1937)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Markwart Michler: Hufeland, Christoph Wilhelm. En: Nova Germana Biografio (NDB). Band 10, Duncker & Humblot, Berlin 1974, ISBN 3-428-00191-5, S. 1–7 (Digitalisat).
  • Helmut Busse: Christoph Wilhelm Hufeland. Blaeschke Verlag, St. Michael 1982.
  • Klaus Pfeifer: Medizin der Goethezeit. Christoph Wilhelm Hufeland und die Heilkunst des 18. Jahrhunderts. Böhlau, Köln 2000, ISBN 978-3-412-13199-9.
  • Günther Hufeland: Christoph Wilhelm Hufeland (1762–1836). Rockstuhl, Bad Langensalza 2002, ISBN 978-3-936030-79-2.
  • Zvi Lothane: Seelenmord und Psychiatrie. Zur Rehabilitierung Schrebers. Psychosozial-Verlag Giessen 2004, p. 252–255
  • Manfred Wenzel: Hufeland, Christoph Wilhelm, ĉe: Werner E. Gerabek k.a. (eld.): Enzyklopädie Medizingeschichte. De Gruyter, Berlin/New York 2005, ISBN 3-11-015714-4, p. 633–635.
  • Wolfgang U. Eckart: Geschichte der Medizin. Heidelberg 2005
  • Uta Motschmann (eld.): Handbuch der Berliner Vereine und Gesellschaften 1786–1815. De Gruyter, 2015.
  • Frank Lindner und Günther Hufeland: Christoph Wilhelm Hufeland (1762–1836). Sein höchster Glanzpunkt, ĉe: Christian Fleck, Volker Hesse, Günther Wagner (eld.): Wegbereiter der modernen Medizin. Jenaer Mediziner aus drei Jahrhunderten. Von Loder und Hufeland zu Rössle und Brednow. Verlag Dr. Bussert & Stadeler, Jena Quedlinburg 2004, p. 81–96.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]