Christopher Culver

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christopher Culver
Persona informo
Naskiĝo 18-an de decembro 1981 (1981-12-18) (42-jaraĝa)
Lingvoj anglafinnaEsperanto
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo esperantistolingvisto • universitata instruisto
vdr

Christopher "Kriĉjo" CULVER (naskiĝis la 18-an de decembro 1981) estis aktiva usona esperantisto inter 1998 kaj 2005, kiu subite forlasis la Esperanto-movadon publikigante siajn kialojn en interreta eseo skribita en la angla.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Culver estas studento ĉe Loyola-Universitato Ĉikago, kie li studas lingvojn. Antaŭe, li ankaŭ estis usona marsoldato dum ĉirkaŭ unu jaro, sed ricevis honoran eligon el la usona mararmeo (pro tio ke li dum deĵorado en la mararmeo konvertiĝis kaj al pacisma idealisma Esperantismo kaj Rom-katolikismo).

Interalie, Culver servis kiel TEJO-volontulo en la Centra Oficejo de TEJO kaj kunlaboris en Vikipedio kaj la anglalingva Citizendium. Li estis kandidato por Ĝenerala Sekretario de TEJO en 2003 - tamen, li ne estis elektita.

Forlaso de la Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Komence de 2005 li ĉesis aktivi en la Esperanto-movado. Poste en la interreto li publikigis eseon, Why Esperanto Suppresses Language Diversity: Thoughts on Leaving the Esperanto Movement (Kial Esperanto Subpremas Lingvan Diversecon; Pensoj je Forlaso de la Esperanto-Movado), en kiuj li ĝisradike kritikas la konduton kaj celojn de esperantistoj. Interalie li kritikas UEA-n kaj la Esperanto-movadon jene:

  • Esperanto-movado ne ĝuste sekvas sian propran Manifeston de Prago. Ja, laŭ li, la Manifesto estas memkontraŭdira laŭ multaj punktoj.
  • Parolado de Esperanto ĉe kongresoj estas deviga. Pro ĉi tio la kulturo de la gastiganta nacio estas malemfazata.
  • La movado silentas, dum lingvoj estas malaperantaj. Li citas, ke parolantoj de la Maria lingvo estas persekutataj pro sia denaska lingvo.
  • Esperanta edukado ĉe UK-o estu deviga.
  • UEA malŝparas publikan monon, ĉar ĝi ne elspezas sufiĉan monon por lingva diverseco.
  • La angla lingvo estas pli bona alternativa lingvo ol Esperanto.

Respondoj al la eseo[redakti | redakti fonton]

Kelkaj homoj verkis eseojn, kiuj celas kontraŭi la asertojn de Culver. Ekzemple, Martin Minich (TEJO-volontulo por la jaro 2005) respondis al la eseo de Culver, skribante ke:

  • Pro tio, ke ekzistas Esperanto, lingva diverseco povas flori kaj ne estas baro por universala kompreniĝo, ĉar tiun lastan Esperanto sekurigos sendiskriminacie, malmultekoste kaj bonkvalite. Anoj de UK-oj povas paroli multajn lingvojn, ne nur Esperanton.
  • Esperantistoj uzas precipe Esperanton en internacia komunikado ne por malsubteni naciajn lingvojn, sed simple pro tio, ke ĝi estas la plej bone funkcianta komunikilo.
  • La kritiko pri la movado silentanta, dum lingvoj malaperas, estas ĝusta.
  • La kritiko, ke UEA elspezas publikan monon, ŝajnas malkonvena, pro tio ke Culver ne estas eŭropa civitano. Tamen, ekzistas multaj ekzemploj de saĝa spezado de la UEA.
  • La alternativoj anstataŭ Esperanto, pri kiuj Culver skribis, ne estas konvenaj por la ordinara lernanto.

Kelkaj estas opiniintaj, ke ne taŭgas nomi la aktivec-ĉeson de Culver "kabeo", pro tio ke Culver ne silente forlasis la movadon, kiel faris Kabe.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]