Christopher Clark

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christopher Clark
Persona informo
Naskiĝo 17-an de junio 1964 (1964-06-17) (59-jaraĝa)
en Essex
vdr

Christopher 'Chris' Clark estas renoma fakulo pri kontraŭmina agado. Li estas brita civitano, ricevis la britan ordenon Armea Kruco (Military Cross) pro braveco sub atako de pafado, kaj la Ordenon de la Brita Imperio pro lia rolo en la evakuado de nelibananoj el Suda Libano dum la milito de 2006. Li dufoje ricevis premiiĝon de Unuiĝintaj Nacioj pro efika plibonigo de la kunordigo kaj funkcio de la UN. En 2008 li kaj la UN-Centro pri Kunordigo de Kontraŭminaj Agadoj en Suda Libano (angle UN Mine Action Coordination Centre South Lebanon) ricevis la Nansen-premion pri helpo al rifuĝintoj, kiun atribuas la Alta Komisaro pri Rifuĝintoj de la Unuiĝintaj Nacioj.[1]

Libano[redakti | redakti fonton]

En 2003 Christopher Clark ricevis la respondecon kaj pri la UN-programo pri kontraŭmina agado en Suda Libano kaj pri la rilata UN-Centro pri Kunordigo de Kontraŭminaj Agadoj tie. Li rekte respondecas por la realigo kaj kunordigo unuflanke de la forigo de la minoj, kiuj restis post la retiriĝo de la israela armeo en majo 2000, kaj aliflanke de la neeksplodintaj bomboj, kiuj restis post la tiea milito de 2006.

Dum la sekvaj kvin jaroj Christopher Clark gvidis la centron forigi pli ol 144.580 eksplodeblajn militajn objektojn, kaj helpis faciligi la sekuran revenon de preskaŭ miliono da senhejmiĝintaj libananoj.

Post kiam li ricevis la Nansen-premion pri helpo al rifuĝintoj, li anoncis ke li donacus la premian monon al komunuma projekto proksime de Tiro en Suda Libano.

Fono[redakti | redakti fonton]

Christopher Clark naskiĝis en Londono, Anglio, la 17-an de junio 1964. Dum 17 jaroj li soldatis en la Brita Armeo kaj antaŭ la engaĝiĝo en Libano jam laboris kiel programa gvidanto de Unuiĝintaj Nacioj jam en Sudano kaj Kosovo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]