Christopher Marlowe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christopher Marlowe

Christopher MARLOWE [kristofer marloŭ] (naskiĝis la 6an de februaro, 1564, mortis la 30an de majo, 1593) estis angla verkisto de dramoj kaj poezio.

Li naskiĝis en Canterbury kaj estis la filo de ŝufaristo. Li studis teologion en Cambridge. Ekde 1587 li loĝis en Londono. En la jaro 1593 oni akuzis lin pri ateisma konduto, kaj mallonge poste li estis pikmortigita dum kverelo en drinkejo en Deptford apud Londono.

Nuntempe multaj kritikoj pensas Christopher Marlowe la plej fama angla dramisto krom Ŝekspiro. Krom dramojn li verkis poemojn kaj tradukis el la latina al la angla lingvo.

Listo de verkoj

Dramoj

  • The Tragedy of Dido, Queen of Carthage (verkita 1586, presita 1594)
  • Tamburlaine the Great (verkita 1587, presita 1590)
  • The Passionate Shepherd to His Love (1588)
  • The Tragical History of Doctor Faustus (verkita 1588 aŭ 1592, presita 1604)
  • Hero and Leander (1593)
  • The Jew of Malta (verkita ĉ. 1589, presita 1603)
  • Edward II (fragmento verkita 1593, presita 1594)

Eksteraj ligiloj