Christopher McCandless

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christopher Johnson McCandless
Buso 142 ĉe Stampede Trail, kie Christopher mortis
Buso 142 ĉe Stampede Trail, kie Christopher mortis
Buso 142 ĉe Stampede Trail, kie Christopher mortis
Persona informo
NomoChristopher Johnson McCandless
Dato de naskiĝo12-a de februaro 1968
NaskiĝlokoEl Segundo
Dato de morto18-a de aŭgusto 1992
MortolokoStampede Trail, Alasko
Mortokialoinanicio [+]
Aĝo je morto24
Okupoj kaj profesioj
Okupoaventuristo
Geografio
Ŝtatousona
Lingvoj
Parolata lingvoangla lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Christopher Johnson McCandless ([Kristof-É-r MkKendless] , (IPA: /ˈkrɪstəfər ˈdʒɒnsən məˈkændlɨs/) kelkfoje konata kiel Alexander Supertramp ; naskiĝis la 12-an de februaro 1968 en El Segundo, mortis la 18-an de aŭgusto 1992 en Stampede Trail, Alasko) (ne certa se en la 18-a) estis usona aventuristo.

Li estis inspirata de la filozofioj de Henry David Thoreau, Lev Tolstoj kaj Jack London.

Jon Krakauer skribis libron pri Christopher en 1996: Into the Wild.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis unua el du gefiloj kiuj pasis infanaĝon en Annandale, Virginio. Lia patro laboris komence ĉe NASA kaj kverelas multajn fojojn kun sia edzino.

Kiam Christopher malkovris ke sia patro havis alian edzinon (kaj aliajn ses gefilojn), li komencis havi grandan malamon por siaj gepatroj. En la majo de 1990, post atingo de bakalaŭro (pri historio kaj antropologio ĉe universitato Emory, Atlanta), li donis sian monon al Oxfam kaj komencis vojaĝi en la Sovaĝa okcidento de la Usono eble por serĉi ian feliĉecon.

Dum liaj vojaĝoj Christopher loĝis kie li trovis amikajn personojn kaj laboris. Liaj ĉefaj geamikoj estis agrikulturisto de Carthage (Suda Dakoto), maljunulo el Salton City (Kalifornio) kaj loĝveturilantino el Kalifornio.

En la printempo de 1992 li komencis vojaĝon ĝis Alasko kun malmulta furaĝo kaj ekipo. Tie li vivis plurmonate, sed mortis meze de aŭgusto pro malsato aŭ, pli probable, pro manĝo de malmanĝeblaj semoj de manĝebla planto (Hedysarum alpinum)[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Jon Krakauer (12-a de septembro 2013). How Chris McCandless died. The New Yorker Blog: Page-Turner.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]