Christopher Wren

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christopher Wren

Sir Christopher WREN (naskiĝis la 20-an de oktobro 1632, mortis la 25-an de februaro 1723) estis 17-a jarcenta angla desegnisto, astronomiisto, geometro, kaj antaŭ ĉio la plej grava angla arkitekto de tiu periodo. Post la granda incendio de Londono, kiu detruis konsiderindan parton de la ĉefurbo, Wren desegnis kaj kreis 53 novajn preĝejojn (inkluzive de la nova katedralo Sankta Paŭlo), sed ankaŭ plurajn rimarkindajn nereligiajn konstruaĵojn.

Li cetere fondis la Reĝan Societon, kiun li prezidis ekde 1680 ĝis 1682. Liaj sciencaj verkoj estis tre estimitaj de Isaac Newton kaj Blaise Pascal.