Christopher Zervic

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

D-ro Christopher Matthew Anthony ZERVIC [KriZe] (naskiĝis la 20-an de majo, 1973) estas usona esperantisto.

KriZe, aŭ Christopher Zervic

Zervic eklernis Esperanton la 26-an de julio, 1994. Li estis prezidanto de Esperanto-Societo de Ĉikago 1998-1999, 2002-2003, Sekretario de E-Societo de Ĉikago, 1997-1998, 2000-2001. Li estas estrarano de Esperanto-USA.[1]

Instruisto de Esperanto, verkis kun R. Kent Jones unu el la plej fruaj retaj lerniloj. Podkastisto de Ĉi Tie Nun.

Naskiĝis 1973 ĉe Arlington Heights, Ilinojo, Usono. Loĝis en Buffalo Grove, Ilinojo dum juneco. Ĉeestis Illinois-State-Universitaton ĉe Normal, Ilinojo, bakalaŭriĝis 1995 studinte publikrilaton kaj politiksciencon. Ĉeestis Advokatlernejon John Marshall ĉe Ĉikago, Ilinojo, doktoriĝis 2000, advokatiĝis samjare. Nun loĝas en Richland, Miŝigano.

Zervic havas tri gefilojn, Stefanjo (naskiĝinta 1994), Karlota (naskiĝinta 2004) kaj Kupero (naskiĝinta 2006). La lastaj du estas denaskaj parolantoj de Esperanto. Zervic edziĝis en 2001 kun Laŭra Brinkman.

La pseŭdonimo "KriZe" estas simpla malongigo de lia nomo en Esperanto Kristoforo Zervic, simila al la formo uzata de Esperanto aŭtoro Kabe.

Zervic partoprenas en la vikipedio.

[redakti] Kongresoj

Junulara Esperanto-Semajnfino (USEJ)

Jarkongresoj de Esperanto-USA

Jarkongreso de KEA

Internacia Junulara Kongreso

Universala Kongreso

[redakti] Eksteraj ligoj

[redakti] Fontoj

  1. La bulteno de Esperanto-USA, 2008/1, p. 2
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj