Chrudimka

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Chrudimka
Mouth of Chrudimka into Elbe.jpg
Kunfluo de Ĥrudimka kaj Labe
Longeco 104,4 km
Alteco de la fonto 680 m
Meznombra trafluo 6,02 m³/s
Akvokolekta areo 858,5 km²
Alfluantoj Novohradka,Halda
Alfluas al Labe
Alteco de la enfluejo 216 m
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Chrudimka (Ĥrudimka) estas rivero de la regiono Pardubice en Ĉeĥa respubliko. Antaŭe nomata ankaŭ Kamenice aŭ Ohebka (laŭ la burgo Oheb). La rivero mezuras 104,4 km kaj la areo de la riverbaseno estas 858,5 km2.

Enhavo

[redakti] Karaktero de la fluejo.

La rivero elfontas en supermara alteco 680 metrojn super la vilaĝo Filipov. Kiel la ĉefa fonto, el kelkaj, estas trovita puteto en „Malnova barita arbaro“. Supera kaj meza partoj de la rivero Ĥrudimka estas ornamataj per pitoreska naturo de Ĵdjara montetaro (Žďárské vrchy) kaj Feraj montoj (Železné hory). Kiel pli granda rivereto ĝi enfluas en akvo-rezervujon Hamry ĉe urbeto Hlinsko. Jam kiel rivero ĝi fluas tra Hlinsko kaj per multaj meandroj plibeligas protektitajn naciajn memoraĵojn Reĝa segilo (Králova pila) kaj Gaja monteto (Veselý kopec). La rivero poste trafluas en profunda intermontejo, kie sub la ruino de iama burgo Oheb je momento haltigas la akvon valbaraĵo Seč. Post du kilometroj estas baraĵo Seč II, kaj pluaj baraĵoj Křížanovice I. kaj Křížanovice II. Suba parto, kiam la rivero postlasas la urbon Chrudim, trafluas jam en riverbaseno de Elbo. En ebena parto la traflua rapideco malgrandiĝas, do ofte en tiu ĉi areo ekestas danĝero de inundoj. En Ĥrudimka enfluas tie ĉi ankaŭ rivero Novohradka. Jam en Pardubice en la riveron enfluas artefarita kanalo Halda, restaĵo post eksa fiŝlaga sistemo en ĉirkaŭaĵo de urbo Pardubice.Post 104,4 km, super elba riverkluzo, la akvo de Ĥrudimka miksiĝas kun akvo de Elbo (Labe).

[redakti] Akvobaraĵoj kaj profituzo.

[redakti] Hamry

konstruita en la jaro 1912, 17m alta – rezervujo de la trink-akvo

[redakti] Seč I

konstruita 1935, 42m alta, ŝtona – rezervujo de la trink-akvo, produktado de la elektroenergio, kontraŭinunda protektaĵo, somerloko por kvieta libertempo

[redakti] Seč II

konstruita 1947, egaliga baseno, produkto de la elektroenergio

[redakti] Křížanovice I

konstruita en la jaro 1954, fero-betona, 28 metroj alta, rezervujo de trink-akvo, produktado de elektroenergio, kontraŭinunda protektajo

[redakti] Křížanovice II (Práčov)

konstruita 1954 - egaliga baseno, rezervujo de la trink-akvo, produktado de la elektroenergio

[redakti] Turismaj interesaĵoj.

Instrua itinero tra la regiono de Ĥrudimka linias ekde fonto, laŭlonge de la rivero, al pli ol 30 vidindaĵoj kaj interesaĵoj kaj ĝi mezuras 82 kilometrojn.

[redakti] Eksteraj ligoj.

Ekstera ligilo  [1]
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj