Chuck Berry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chuck Berry en 1951
Chuck Berry, You can't catch me, 1956.

Chuck BERRY (n. la 18-an de oktobro 1926 kiel Charles Edward Anderson Berry) estas usona rok-kantisto, gitaristo kaj verkisto de kantoj. Li populariĝis dum la 1950-aj jaroj, kaj li estas konsiderata unu el la pioniroj de rokenrolo. John Lennon iufoje diris, ke "se oni provus doni al rokenrolo alian nomon, oni povus nomi ĝin Chuck Berry".

Li naskiĝis en 1926 en Sankta Luiso (Misurio), la tria infano el ses. Liaj gepatroj estis mezklasaj usonaj nigruloj, sufiĉe rara afero en tiu epoko. En 1944 li estis arestita ,ĉar li kune kun kelkaj amikoj provis ŝteli aŭtomobilon.

Berry komencis ludi blusan muzikon, kiam li estis adoleskulo. En 1955, li vojaĝis al Ĉikago, kie la fama blus-muzikisto Muddy Waters sugestis, ke li kontaktu Leonard Chess, kiu laboris por la muzik-kompanio Chess Records. La 21-an de majo 1955 Chuck Berry registris sian unuan diskon, "Maybellene". La kanto estis tuja sukceso. Dum la postaj jaroj, Berry skribis multajn famajn kantojn, kiel "Johnny B. Goode", "Roll Over Beethoven", "Rock N Roll Music" kaj "Sweet Little Sixteen".

En 1959 Berry estis arestita, ĉar li renkontis 14-jaran knabinon en Meksiko kaj kondukis ŝin al Usono, por ke ŝi laboru en lia klubo. Li estis kondamnita kaj restis en malliberejo ĝis 1963. Post sia liberiĝo li daŭrigis sian karieron kaj produktis pliajn sukcesojn. Li ankoraŭ nun regule faras koncertojn.

La muziko de Chuck Berry estas konsiderata unu el la unuaj ekzemploj de rokenrolo, kaj havis ege grandan influon al la Beatles kaj la Rolling Stones, inter aliaj. Li estas konata ankaŭ pro sia "duckwalk" (anasa marŝo), la stranga marŝo, kiun li faras en koncertoj, dum li ludas la gitaron, kaj kiu fariĝis modelo por rokgitaristoj.