Chuck Schuldiner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chuck Schuldiner

Charles Michael (Chuck) Schuldiner (13-an de majo 1967, Long Island, New York13-an de decembro 2001) estis Usonano muzikisto. Li estis la kreinto, la kantisto, la gitaristo kaj la plej grava ero de la grupo Death, kiu estis kreita en 1983 (kiam ankoraŭ estis nomita "Mantas").

Biografio

La komenco

Chuck Schuldiner naskiĝis je la 13a de Majo de 1967 en Long Island, Novjorko ene de juda familio de aŭstriaj prauloj. En 1968, lia familio tranlokiĝis al Florido. Chuck estis la plej nova de tri geknaboj. Liaj havis unu fraton kaj unu fratinon: Frank kaj Bethann.

Chuck komencis ludi kiam estis 9 jaraĝa. Sia 16 jaraĝa frato estis ĵus mortigita en aŭtomobila akcidento kaj siaj gepatroj donis al li gitaron, pensante ke tio konsolus lian doloron.

Li havis klasikajn lecionojn dum nur malpli ol unu jaro ĉar li malŝatis ĝin. Post tio, li gajnis elektrikan gitaron. Li havis influon de Iron Maiden, KISS kaj Billy Idol, krom aliaj.

Chuck estis konata kiel publika kontraŭulo de pezaj drogoj, io malofta en metalmuzika komunumo. Tion oni povas konstati en diversaj intervjuoj kaj kelkaj kantoj (precipe "Living Monstrosity", pri kokaino kaj kokainemulo, naskiĝinta de kokainema patrino).


Muzika kariero

Chuck formis Death kiel "Mantas" en 1983.

Chuck en nova grupo nomita Control Denied lanĉis la albumon The Fragile Art of Existence en la jaro 1999.

Batalo kontraŭ kancero

Maje de 1999, Chuck komencis sperti kelkajn dolorojn en sia kolo. En sia datreveno, la 13an de Majo de 1999, ricevis la diagnostikon de serba kancero.

Morto

La 13an de decembro de 2001, je la 4a Posttagmeze, Chuck Schuldiner forpasis.

Diskografio

Kun Death

Kun Control Denied

Kun Voodoo Cult

Eksteraj ligiloj

Fonto

  • La fonto de la plej parto de tiu ĉi artikolo estis kaptita de la paĝaro Emptywords.org. Oni povas kopii, laŭ la nura kondiĉo mencii Emptywords.org kiel fonto.

Ŝablono:LigoElstara