Chuck Smith
| Chuck Smith | ||||
|---|---|---|---|---|
| Chuck Smith | ||||
| Dato de naskiĝo | 24-a de junio 1979 | |||
| Loko de naskiĝo | Usono | |||
| Nacieco | usonano | |||
|
Verkoj kaj aliaj
|
||||
Chuck SMITH [ĉak smit] (naskiĝis la 24-an de junio 1979[1]) estas usondevena Esperantisto.
Smith esperantistiĝis en februaro de 2001 kaj fondis la Vikipedion en Esperanto en novembro de 2001. Li estis estrarano de la Usona Esperantista Junularo (USEJ) kaj Esperanto ĉe Interreto (E@I). Li ankaŭ estis reprezentanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) ĉe la Unuiĝintaj Nacioj.
De julio 2002 ĝis januaro 2003, li vojaĝis tra 14 landoj (Brazilo, Argentino, Britio, Francio, Germanio, Svedio, Ĉeĥio, Slovenio, Kroatio, Serbio, Turkio, Aŭstrio, Luksemburgo kaj Nederlando) partoprenante en multaj Esperanto-renkontiĝoj survoje. Dum tiu vojaĝo li en Ĉeĥio prelegis pri Vikipedio dum KAEST kaj sekve instigis Miroslav Malovec fondi la Ĉeĥan Vikipedion. Ekde januaro 2003 ĝis januaro 2004, li volontulis plentempe en la Centra Oficejo de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo en Roterdamo. De aprilo 2004 ĝis junio 2004, li estis plentempa oficisto de Esperanto Antaŭen en la Kalgaria Esperanto-Centro en Kalgario, Kanado.
Li estis estrarano pri informado de TEJO kaj la reprezentanto de TEJO ĉe UEA. Li nun loĝas en Berlino, Germanio kiel iPhone-programisto kaj estas la prezidanto de la Esperanto-Junularo Berlin.
En novembro 2006, li lanĉis Eklaboru, retejon por serĉi laboron aŭ laboranton. En januaro 2007, li lanĉis Amikumu, interkonan retejon por trovi amikojn kaj alŝuti fotojn. Amikumu malaperis senkomente en julio 2008, Eklaboru en 2011 plu atingeblas.
[redakti] Referencoj
[redakti] Eksteraj ligiloj
- Intervjuo kun Chuck Smith en la Pola Radio la 28-an de aprilo 2002
- Transparent Language: Esperanto Blog verkata de Chuck Smith (angle)