Churwalden
| Churwalden | |
|---|---|
| Kantono | Grizono |
| Distrikto | Plessur |
| Komunumaro | Churwalden |
| Koordinatoj | 46°46′52″N 9°32′37″O / 46.78111°N, 9.54361°OKoordinatoj: 46°46′52″N 9°32′37″O / 46.78111°N, 9.54361°O |
| Nombro de enloĝantoj | 1217 |
| Areo | 48,54 km² |
| Alteco | 1230 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 7075 |
| Komunumkodo | 3911 |
Enhavo |
[redakti] Pri la komunumo
Churwalden estas ĉefloko de la samnoma komunumaro kaj komunumo de la distrikto Plessur en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 1217 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
[redakti] Geografio
Churwalden situas proksimume 8 kilometrojn sude de la kantonĉefurbo Koiro ĉe la pasejvojo al Lenzerheide. La komunumo konsistas el la tri frakcioj Churwalden (al kiu apartenas la vilaĝoj Passugg kaj Araschgen), Malix (al kiu apartenas la vilaĝoj Kreuz kaj Spina) kaj Parpan. La komunuma kaj komunumara administracio havas sian sidejon en la vilaĝo Churwalden.
[redakti] Najbaraj komunumoj
Churwalden limas en nordo al la urbo Koiro, en nordoriento al Maladers, en oriento al Tschiertschen-Praden, en sudo al Vaz/Obervaz, en sudokcidento al Almens, en okcidento al Tomils, kaj en nordokcidento al Domat/Ems.
[redakti] Trafiko
Tra Churwalden pasas la kantona ĉerfojo n-ro 3, kiu kondukas de Koiro tra Lenzerheide, Tiefencastel kaj Juliopasejo al Engadino. Al la publika transportreto la komunumon estas konektita per poŝtaŭtolinio, kiu kondukas tra tiu vojo. Sur la teritorio de la komunumo ekzistas diversaj aertelferoj kaj skiliftoj. En Parpan ekzistas somera sledejo.
[redakti] Historio
La unua dokumenta mencio de Churwalden datiĝas el la jaro 1149 kiel silva Augeria. [1] La frakcio Malix unuan fojon menciiĝis ankaŭ en 1149 kiel in Umbilico[2], kaj Parpan en la jaro 1208 kiel Partipan.[3]
Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 al la komunumo Churwalden integriĝis la ĝis tiam sendependaj komunumoj Malix kaj Parpan.
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Jürg Simonett: Churwalden en Historia Leksikono de Svislando (2005-01-12)
- ↑ Fonto: Jürg Simonett: Malix en Historia Leksikono de Svislando (2007-05-24)
- ↑ Fonto: Jürg Simonett: Parpan en Historia Leksikono de Svislando (2009-11-18)
[redakti] Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia komunejo la kategorion Churwalden – (Kolekto da bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
||||||