Chvaletice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en regiono de Přelouč. Pri parto de urbo Protivín temas artikolo Chvaletice (Protivín).

Chvaletice
germane: Chwaleticz
urbo
Haveno en Chvaletice sur rivero Elbo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Chvaletice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Chvaletice
Historia regiono Bohemio
Montaro Železné hory
Rivero Elbo
Situo Chvaletice
 - alteco 222 m s. m.
 - koordinatoj 50° 02′ 03″ N 15° 25′ 00″ O / 50.03417 °N, 15.41667 °O / 50.03417; 15.41667 (mapo)
Areo 8,49 km² (849 ha)
Loĝantaro 3 091 (01.01.2012)
Denseco 364,08 loĝ./km²
Unua skribmencio 1393
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 12
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575071
Katastraj teritorioj 2
Partoj de urbo 2
Bazaj sidejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Chvaletice
Retpaĝo: www.chvaletice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Urbo Chvaletice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice sur piedo de Chvaletica montetaro, kiu estas parto de Železné hory. Ĝi situas ĉe maldekstra bordo de Elbo, apud fervoja linio inter Pardubice kaj Kolín, 12 km okcidente de urbo Přelouč. En Chvaletice troviĝas karba elektrocentralo, kies parto estas la plej alta fumturo en Ĉeĥa respubliko, 305 m alta. Origine en tiun ĉi elektrejon oni transportis karbon el nordbohemia karboekspluata distrikto per akvolinio Elbo en la havenon, per kiu provizore la akvovojo nun finas. Nuntempe la karbo estas transportata per fervojo kaj la haveno servas por konstruo kaj riparo de riverŝipoj.

Urbopartoj

Al la komunumo apartenas la urbopartoj:

  • Chvaletice
  • Hornická čtvrť

Historio

Trovoj de ŝtonaj iloj en ĉirkaŭo de Chvaletice atestas pri setlejo de la unuaj terkulturistaj civilizoj en tempoj de kvin ĝis tri mil jaroj antaŭ nia erao. Ĉiuj prisetlejoj estis nur mallongtempaj. Pli daŭran prisetlejon oni povas identigi nur en la meza kaj pli malfrua tempo de la bronzepoko 1200 ĝis 600 jaroj antaŭ nia erao. Pli intensa prisetlado ekestas nur kun veno de slavaj gentoj en la 5-a jarcento p.r. kaj de la 10-a jarcento ĝi jam estas daŭra.

La unua skriba mencio pri Chvaletice estas el la jaro 1393, kiam ĉi tiea korto apartenis al Hereš el Chvaletice. Telčice oni unuafoje rememoras en la jaro 1143, kiam ĝi fariĝis havaĵo de monaĥejo en Sedlec. En la jaro 1190 en Telčice estis fortikaĵeto, kies posedanto estis Hugo el Telčice. En la 16-a jarcento Telčice fariĝis parto de senjorejo Zdechovice. Nuntempa urbo ekestis en 1950-aj jaroj el originaj vilaĝoj Telčice kaj Chvaletice. Parto de estinta vilaĝo Chvaletice devis cedi al ekspluatado de pirito kaj estis malkonstruita. Novaj loĝejoj estis konstruataj en Telčice, kie ekestis nova centro de la urbo Chvaletice kaj malnova vilaĝo Chvaletice akceptis novan nomon Hornická čtvrť (Minista kvartalo). Urban statuton Chvaletice ricevis en la jaro 1981.

Vidindaĵoj

Preĝejo

Evangelia preĝejo en estinta vilaĝo Chvaletice devenas el la jaro 1882

Fortikaĵeto

Ruinoj de la mezepoka fortikaĵeto estis forigitaj en la jaro 2008 pro konstruo de ŝoseo.

Termoelektrejo

Moderna dominanto de la urbo estas karba elektrofarejo konstruita en la jaroj 1977 - 1978, desulfado funkcias de la jaro 1997. Instalita kapacito estas 4 x 200 MW.

Literaturo

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Ŝablono:KapoMunicipoNav Hornická Čtvrť | Chvaletice Ŝablono:PiedoMunicipoNav