Châtillon-en-Diois

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Châtillon-en-Diois
komunumo
Châtillon-en-Diois
Lando Francio Francio
Regiono Flago de Rodano-Alpoj Rodano-Alpoj
Departemento Blazono de Drôme Drôme
Arondismento Die
Kantono Châtillon-en-Diois
Koordinatoj 44° 41′ 44″ N 5° 29′ 05″ O / 44.69556 °N, 5.48472 °O / 44.69556; 5.48472 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 2 038 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 514 m s. m.
Areo 28,02 km² (2 802 ha)
Loĝantaro 561 (2009)
Denseco 20,02 loĝ./km²
Urbestro S-ino Régine Oddoz
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 26410
INSEE 26086
Situo de Châtillon-en-Diois en Francio
Situo de Châtillon-en-Diois en Francio
Situo de Châtillon-en-Diois en Francio
Vikimedia Komunejo: Châtillon-en-Diois
Retpaĝo: www.mairie-chatillonendiois.fr

Châtillon-en-Diois estas franca komunumo lokita en la departemento Drôme kaj en la regiono Rodano-Alpoj. Ĝi havis 561 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Châtillon-en-Diois etendiĝas sur 28.02 km², kaj havis 561 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas 20 homoj po kvadrata kilometro. La komunumo situas en Drôme, en la okcidenta parto de la francaj Alpoj.

La vilaĝo staras sur teramaso, apud monteto nomata Glandasse.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ĉirkaŭmuroj de Châtillon-en-Diois estis konstruitaj inter 1379 kaj 1426 pro ordo de la episkopo de Die.

La departemento Drôme estis oficiale kreita la 5-an de marto 1790 dum la franca revolucio.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la komunumo S-ino Régine Oddoz, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Lokaj famuloj[redakti | redakti fonton]

Franca pentristo Alfred Courmes estis enterigita tie.

Pierre Devoluy (1862-1932), franca verkisto kaj poeto, naskiĝis en la vilaĝo.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Châtillon-en-Diois estas la ĉefurbo de la kantono de Châtillon-en-Diois. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Die, unu el la tri arondismentoj de la departemento Drôme.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]