Cibakháza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Morta Tiso, fone Cibakháza kaj la banejo
Vilaĝdomo (administrejo) de Cibakháza
Preĝejo de Cibakháza

Cibakháza (cibakhAza) estas grandvilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en subregiono Kunszentmárton. La loknomo signifas hungare: domo de Cibak, kiu estis historia figuro.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Cibakháza situas sur ebenaĵo, Tiso preterfluas, laŭ ĉefvojo Szolnok-Kunszentmárton. La lasta urbo troviĝas je 18, Szolnok je 34, Mezőtúr je 36, Budapeŝto je 120 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis menciita unue en 1456, en 1465 ĝi iĝis kampurbo. La turkoj faris senhoma la urbeton, kiu refondiĝis en 1717 kaj rericevis la rangon kampurbo en 1832. La vilaĝo situis ĉe la maldekstra flanko de Tiso, kie estis grava trapasejo, sekve doganejo. En 1849 la hungaraj taĉmentoj sukcese profitis la trapasejon kaj forpuŝis la aŭstrajn militistojn. Pli poste tie okazis la plej granda kanaligo de Tiso. 16 km-ojn longa branĉo ĉesis, tio iĝis Morta Tiso, la urbeto perdis kaj la riveron, kaj la trapasejon. Sekve la vilaĝo velketas.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio