Cidade Negra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cidade Negra koncertanta en 2005.

Cidade Negra (portugale por „Nigra Urbo“) estas grupo de brazila muziko el Rio-de-Ĵanejro. Ĝi estas la plej sukcesa bando de duobligo-muziko de Brazilo.

Jam ĝia unua albumo estis sukcesa, kaj ĝi ricevis kontrakton de Sony. La dua sondisko malsukcesis – Sony malŝatis la temigon de la rajtoj de la nigrularo kaj postulis cedaĵojn al la merkato, kio kaŭzis konflikton kun kantisto Sebastião Francisco Bernardo, kiu forlasis la bandon en 1994. Lia posteulo Toni Garrido validis kiel malpli karisma, la tekstoj fariĝis malpli klaraj, sed la sukceso de Cidade Negra kreskis. La vidbendo por la sekvanta unuopaĵo atingis duan lokon en la ranglisto de MTV en Brazilo, kaj la postsekva albumo estis pli sukcesa ol la antaŭaj.

Toni Garrido rolis en 1999 kiel Orfeu en la novfilmado de Orfeu Negro fare de Carlos Diegues.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • Lute Para Viver (Sony BMG, 1991)
  • Negro No Poder (Sony BMG, 1992)
  • Sobre Todas As Forças (Sony BMG, 1994)
  • O Erê (Sony BMG, 1996)
  • Quanto Mais Curtido Melhor (Sony BMG, 1998)
  • Hits & Dubs (kompilaĵo) (Sony BMG, 1999)
  • Enquanto O Mundo Gira (Sony BMG, 2000)
  • Acústico MTV (Sony BMG, 2002)
  • Perto De Deus (Sony BMG, 2004)
  • Direto Ao Vivo (Sony BMG, 2006)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]