Cidade Velha
| Cidade Velha* | ||
|---|---|---|
| Monda Heredaĵo | ||
|
|
||
| Ruinoj de la Katedralo
|
||
| Lando | ||
| Tipo | kultura heredaĵo | |
| Kriterioj | ii, iii, vi | |
| Fonto | 1310 | |
| Regiono** | Afriko | |
| Koordinatoj | 14°54′54.5″N 23°36′18.7″O / 14.915139°N, 23.605194°O | |
| Registra historio | ||
| Registrado | 2009 (33-a Sesio) | |
| * Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo. ** Regiono laŭ klasigo de UNESKO. |
||
Cidade Velha estas loĝloko de Kaboverdo situanta en la municipo Ribeira Grande de Santiago, je 15 kilometroj okcidente de Prajo, la nacia ĉefurbo.
La 10-an de junio 2009 estis akceptita kiel unu el la Sep Mirindaĵoj Portugaldevenaj en la Mondo, post publika procezo je voĉdonado inter la diversaj monumentoj konstruitaj de Portugalio en la mondo.
Pro ĝia riĉa historia tradicio, kun ampleksa arkitektura heredaĵo, la 26-an de junio 2009 Cidade Velha estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko.
Cidade Velha estis la unua urbo konstruita de la eŭropaj kolonianoj en la afrika tropiko kaj la unua ĉefurbo de Kaboverdo, kun la nomo Ribeira Grande. La urbo fondiĝis kaj disvolviĝis danke al la komerco de sklavoj el Gvineo Bisaŭa kaj Siera-Leono.
La uro estis haveno kaj heltejo de du el la grandaj historiaj navigistoj, Vasco da Gama, en 1497, surveoje al Hindujo kaj Kristoforo Kolumbo, en 1498, antaŭ la tria vojaĝo al Ameriko.