Cidade de Deus
| Domaro de Dio | |
|---|---|
Fotopiedo |
|
| Originala titolo | Cidade de Deus |
| Produktadlando | Brazilo |
| Filmita en | Brazilo |
| Originala lingvo | Portugala |
| Kina aperdato | 30-a de aŭgusto 2002 (Brazilo) |
| Daŭro | 2h10 |
| Ĝenro | Murdaro |
| Kameraado | q1150683 |
| Buĝeto | 3.300.000 USD |
| Reĝisoro(j) | Fernando Meirelles, Kátia LUND |
| Produktisto(j) | Andrea Barata Ribeiro, Mauricio Andrade Ramos, Elisa Tolomelli |
| Scenaro | Paulo Lins, Bráulio Mantovani |
| Laŭ la verko de | Paulo Lins |
| Muziko | Ed Cortês, Antonio Pinto |
| Ĉefrolantoj | q943325, q230903, q943776, q5780895, q1252503, q3183384, q2456161, q953450, q3115898 |
| Laboratorio kaj Optikaj efektoj | --- |
| Produkto | 02Filmes, VideoFilmes |
| Distribuo | ??? |
| IMDb | |
Cidade de Deus (Urbo de Dio) estas brazila filmo kiu aperis en 2002 brazile kaj en 2003 tutmonde. Reĝisorita kune de Kátia Lund kaj Fernando Meirelles, ĝi estas adapto de samnoma romano de Paulo Lins.
La filmo rakontas la violentegan vivon en la favelo de Rio-de-Ĵanejro de grupo de junuloj kaj sian evoluon dum du jardekoj (1960-1980). Ĉiuj el la aktoraro estis amatoroj, ili ne havis ian kinan sperton antaŭ la filmo, sed ĉiuj el ili spertis reale la malfacilan vivadon en tiu kvartalo. Eĉ se la filmo rakontas fikcian aventuron, ĝi estas preskaŭ dokumenta studo kaj "vekas" pro sia violento kaj sia realeco. Ĝi gajnis multajn premiojn (ses premioj en la Grande Prêmio Cinema Brasil, 4 nomumoj en la oskaroj...) kaj atentigis multajn spektantojn tutmonde pri Brazilo kaj ties problemoj.
Enhavo |
Rakonto [redakti]
En favelo nomita "Urbo de Dio", Busca-pé kreskas dum violentaĵoj ĉiutage okazas inter junulbandoj, aŭ plivole, gangsteroj, ĉar kompreneble multaj homoj en la kvartalo posedas pafilon kaj konsumas drogojn, ekde la plej juna aĝo. Sed siaflanke, Busca-pé celas fariĝi fotografisto, sekrete esperante ke tiu profesio ebligos sin eskapi el tiu kvartalo kaj komenci grandan karieron. Trejnante fotadi, li ankaŭ estas nepra vidulo de la evoluo de sia amiko, kiun li ekkonis ekde infanaĝo, kaj kiu nun igas la plej aĉajn violentaĵojn por trudi sin kaj fariĝi ĉefo de la domaro.
Ĉefrolantoj [redakti]
- Alexandre Rodrigues: Busca-pé
- Douglas Silva: Dadinho
- Darlan Cunha: Filé com Fritas
- Phelipe Haagensen: Bené
- Leandro Firmino da Hora: Zé Pequeno
- Seu Jorge: Mané Galinha
- Jonathan Haagensen: Cabeleira
- Alice Braga: Angélica
Eksteraj ligiloj [redakti]
Nosdocinema [redakti]
Nosdocinema estas NRO kiu strebas instrui al junuloj de Rio kinajn profesiojn.