Cidlina (rivero)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cidlina
Jez v Libici nad Cidlinou.jpg
Kluzo sur Cidlina en Libice
Longeco 89,7 km
Alteco de la fonto 550 m
Meznombra trafluo 4,88 m³/s
Akvokolekta areo 1167,0 km²
Alfluantoj rivereto Doubravský (md.), Ploužnice (md.), rivereto Dílecký (md.), rivereto Holínský (d.), rivereto Valdický (md.), Porák (d.), rivereto Popovický (md.), rivereto Čejkovický (d.), rivereto Černý (d.), rivereto Úlibický (md.), rivereto Nemyčeveský rivereto (d.), Stříbrnice (md.), rivereto Žeretický (d.), Volanka (d.), Javorka (md.), rivereto Králický (md.), rivereto Zábědovský (d.), rivereto Lužecký (d.), Bystřice (md.), rivereto Olešnický (md.), rivereto Milešovský (d.)
Alfluas al Elbo
Alteco de la enfluejo 187 m
Rivero en Eŭropo
v  d  r
Information icon.svg

Cidlina estas rivero en Ĉeĥio, orienta Bohemio, plejparte en regiono Hradec Králové, fontas sur okcidentaj deklivoj de la monto Tábor (678 m s.m.), en altitudo de 625 m s.m., proksime de Lomnice nad Popelkou. Fluas trans la urboj Železnice, Jičín, Vysoké Veselí , Nový Bydžov kaj Chlumec nad Cidlinou. De fonta parto ĝis Chlumec nad Cidlinou Cidlina fluas suden kaj de tiu urbo okcidenten. Apud Libice nad Cidlinou ĝi de dekstra flanko enfluas en Elbon. Apud vilaĝo Sány, 8 km antaŭ enfluo de Cidlina en riveron Elbo deflankas el ĝi dekstren kanalo Sánský, kiu kondukas akvon al la rivero Mrlina antaŭ Nymburk. La kanalo estas restaĵo de estinta fiŝlaga sistemo el la 16-a jarcento.

De la urbo Jičín estas la rivero navigebla por malgrandaj ŝipoj. La rivero fluas trans intense kultivata teritorio kaj signifa fiŝlaga regiono kun multaj artefaritaj kanaloj kaj fiŝlagoj, ekzemple Valcha apud Železnice, Kníže en Jičín, Ostruženské fiŝlagoj, Dvorecký foŝlago, Vysokoveselský, Chlumecký fiŝlago kaj la plej granda Žehuňský fiŝlago (258 ha), konstruita en la jaro 1497 de fama ĉeĥa fiŝlaga konstruisto Štěpánek Netolický. Ĝi estas la plej granda fiŝlago en Mezbohemia regiono. Žehuňský fiŝlago signife influas flukvantojn en la rivero Cidlina.

Cidlina en Libice nad Cidlinou
Žehuňský fiŝlago

Eksteraj ligiloj [redakti]