Cidones

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cidones
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 42145
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 311  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 49′ N, 2° 38′ U (mapo)41.814444444444-2.6397222222222Koordinatoj: 41° 49′ N, 2° 38′ U (mapo) [+]
Alto 1 087 m [+]
Areo 71,2 km² (7 120 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cidones (Provinco Sorio)
Cidones (Provinco Sorio)
DEC
Cidones
Cidones
Situo de Cidones
Cidones (Hispanio)
Cidones (Hispanio)
DEC
Cidones
Cidones
Situo de Cidones

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cidones [+]
vdr

Cidones [ziDOnes] estas municipo de Hispanio, en la regiono de Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Komarko de Sorio en la centro de la provinco.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Komarko Komarko de Sorio en la centro de la provinco Sorio.
Loko de Cidones en la provinco Sorio.
Palacdomo de Villaverde del Monte.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 71,20 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 302 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono; fakte perdis 260 loĝantojn el la 1920-aj jaroj ĝis la 1970-aj jaroj, kvankam poste ĝi akiris 210 pro aligo de apudaj loĝlokoj; poste perdis 70 loĝantojn, eĉ estante proksima al la provinca ĉefurbo.

Ĝi distas 15 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipo enhavas la loĝlokojn Cidones, Herreros, Ocenilla kaj Villaverde del Monte.

En la teritorio estas la Loko de Komuna Intereso konata kiel Sabinares Sierra de Cabrejas, okupanta 1 890 hektaroj, nome 27 % de la teritorio.​

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Fine de la 20-a jarcento la teritorio de la municipo pliiĝis ĉar ĝi aligis Herreros, Ocenilla kaj Villaverde.

Cidones havis fervojan stacion el 1895 ĝis 1985.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la popola arkitekturo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]