Cidono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cidono
urbo • urbego • antikva urbo
Administrado
Lando Libano
Distrikto Cidono
Demografio
Loĝantaro 57 800  (2008)
Loĝdenso 28 571 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 34′ N, 35° 22′ O (mapo)33.562535.369722222222Koordinatoj: 33° 34′ N, 35° 22′ O (mapo)
Alto 0 m
Areo 7,86 km² (786 ha)
Horzono UTC+2

Geografia lokigo sur la mapo : Libano

Cidono (Libano)
Cidono (Libano)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Libano

Cidono (Libano)
Cidono (Libano)
DEC

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sidon [+]
vdr


Cidono (ankaŭ Sidono, en la araba ‏صيدا‎, Saidā) estas la kvara plej granda urbo de Libano. Ĝi havis 57 800 loĝantojn en 2008, dum en ĝia aglomeraĵo vivas proksimume 200 000 personoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Cidono estas havenurbo ĉe la bordo de Mediteraneo. La urbo havas areon de 7,86 km² kaj ĝi estas la ĉefurbo de la samnoma distrikto.

Historio[1][redakti | redakti fonton]

Prahistoria tempo[redakti | redakti fonton]

Cidono estis ekloĝata proksimume en la 4-a jarmilo a. K. kaj do apartenas al la plej malnovaj urboj de la mondo.

Antikva epoko[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Cidono troveblas en la Genezo [2], kie Cidono estis nomita la unuenaskita filo de Kanaano, nepo de Noa. En antikva tempo ĝi estis unu el la plej gravaj urboj de la fenicianoj. Dum la ribelo de la fenicaj urboj kontraŭ Salmanasaro la 5-a de la jaro 726 a.K. ĝis 722 a.K. la sidonanoj luktis flanke de la asiroj. Cidonio fariĝis asira provinco. Dum la 6-a jarcento antaŭ Kristo Cidonio fariĝis la plej grava komerca centro de la aĥmenidoj. En la jaro 332 antaŭ Kristo Cidonio estis konkerita de Aleksandro la Granda, kiu fariĝis ĝia nova reganto. Laŭdire kaj Jesuo [3] kaj Sankta Paŭlo [4] vizitis la urbon. Sub la regado de la romia imperiestro Vespasiano la urbo estis grandigita kaj fortikita kaj ricevis por la epoko modernan infrastrukturon. Ĝis la Batalo apud Jarmuko en la jaro 636 post Kristo la urbo apartenis al la Bizanca Imperio. Tiam ĝi estis konkerita de la araboj.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

La 4-an de decembro 1100 la krucmilitisto Baldueno la 1-a konkeris la urbon. En la jaro 1187 la trupoj de Saladino rekonkeris kaj okupis la urbon. En la jaro 1197 la urbo estis denove konkerita de eŭropanoj fare de la trupoj de la Sankta Romia Imperio sub gvido de Henriko la 6-a okaze de la tiel nomita germana krucmilito. En la jaro 1260 Cidono estis rabita de la mongoloj.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1900 la aglomeraĵo de la urbo nombris 10000 loĝantojn, kaj ĝis la jaro 2000 ĝis kreskis al proksimume 200000. Aktuale antaŭ la urbo situas la palestina rifuĝejo Ain al-Halweh, kiu estis ĝis 1991 unu el la plej gravaj rifuĝejoj de la Organizaĵo por Liberigo de Palestino.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiu-ĉi artikolo baziĝas sur la informoj de la koncernaj tekstoj el la angla kaj germana vikipedio.
  2. Genezo 10:15 19
  3. Evangelio laŭ Mateo, 15:21
  4. Agoj de la Apostoloj 27:3, 4)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]