Cidro
Cidro (ankaŭ nomita "pomvino") estas trinkaĵo kun malmulte da alkoholo (inter 4 kaj 8°) fabrikata per fermentita suko de pomoj. Temas pri trinkaĵo tre disvastigita tra la tuta mondo, tiel ke en Eŭropo ĝi troviĝas en multaj regionoj: Germanio, Francio (Calvados), Hispanio (Asturio, Kantabrio kaj Eŭsklando), Italio (Piemonto), Skotlando kaj Anglio. En Ameriko, ĝi ankaŭ estas produktata en kelkaj regionoj de pluraj landoj, probable pro la influo de la hispana enmigrado de la pasinta jarcento: ekzemple en Meksiko, en la urboj de Huejotzingo kaj Zacatlán, en la provinco de Puebla kaj en Argentino, ĉefe en la provincoj de Río Negro, San-Juan kaj Santa Fe.
Necesas diferencigi naturan cidron disde ŝaŭma. Ĝenerale, dum en la nordo de Hispanio oni plej multe trinkas naturan cidron, en la cetero de la mondo oni kutimas trinki ŝaŭman cidron (kiu pli multe similas al "ŝaŭmvino" aŭ al "biero"). En la nordo de Hispanio kaj ĉefe en la plej tipa regiono por tiu trinkaĵo, nome Asturio, estas populara kutimo elverŝi la trinkaĵon el la botelo el granda distanco kaj kompreneble desupre super la glaso, tiele ke oni ŝaumigas ĝin per falfrapo; krome estas populara kutimo ankaŭ ne trinki la lastajn gutojn de la glaso, sed forĵeti ĝin surplanken.