Ciganoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ciganoj en Eŭropo 0%                              10%.
Ciganoj
Flago

etno • Eŭropaj nomadaj gentoj
Hindarja grupo
Suma populacio
4 373 000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Ŝablono:Flagikono Barato 5,794,000
Ŝablono:Flagikono Turkio Disputita:
300,000 - 5,000,000
Ŝablono:Flagikono Rumanio Disputita:
535,250
(oficiala censo)
Aliaj taksoj:
700,000–2,500,000
Ŝablono:Flagikono Hispanio 600,000 ĝis 800,000
aŭ 1,500,000
Ŝablono:Flagikono Francio 500,000 (oficiala takso)
ĝis 1,200,000-1,300,000
Ŝablono:Flagikono Usono 1,000,000 (taksoj de ciganaj organizoj)
Ŝablono:Flagikono Hungario Disputita: 205,720 (oficiala censo);
Aliaj taksoj:
450,000-1,000,000
Ŝablono:Flagikono Brazilo 678,000–900,000
Ŝablono:Flagikono Bulgario Disputita: 370,908 (oficiala censo) ĝis 700,000–800,000
Ŝablono:Flagikono Slovakio Disputita: 92,500 aŭ 550,000
Ŝablono:Flagikono Serbio Disputita: 108,193 (oficiala censo)
500,000 taksita (540,000 inkl. Kosovo)
Ŝablono:Flagikono Rusio 183,000 (oficiala censo 2002)
Ŝablono:Flagikono Grekio Disputita: 200,000
aŭ 300,000–350,000
Ŝablono:Flagikono Ukrainio 48,000 (oficiala censo 2002)
Ŝablono:Flagikono Argentino 300,000
Ŝablono:Flagikono Ĉeĥio Disputita: 11,746
aŭ 220,000 ĝis 300,000
Ŝablono:Flagikono Makedonio Disputita: 53,879
ĝis 260,000
Ŝablono:Flagikono Germanio 110,000–130,000
Ŝablono:Flagikono Albanio Disputita: 1,300 ĝis 120,000
Ŝablono:Flagikono Irano 110,000
Ŝablono:Flagikono Italio 90,000–110,000
Ŝablono:Flagikono Kanado 80,000
Ŝablono:Flagikono Kolombio 79,000
Ŝablono:Flagikono Portugalio 40,000
Ŝablono:Flagikono Pollando 15,000 ĝis 50,000
Lingvo(j)
cigana lingvo, lingvoj de konkretaj regionoj
Religio
Romanipen, kombinita kun asimilo el lokaj religioj
vdr
Khamoro Roma Festival Prago 2007

Ciganoj estas komuna nomo por tri etnoj kun komuna heredaĵo: romaoj, sintioj kaj kaleoj. La ciganoj venis origine el Hindio (Barato). Tradicie ili estis nomadoj, sed nuntempe ili jam fiksloĝas, precipe en Eŭropo kaj Ameriko.

Eŭropanoj en la mezepoko kredis, ke ciganoj venis el Egiptio (la greka nomo tsiganos, la angla gipsy kaj la hispana gitano devenas el tiu supozo), sed la lingvistika analizo pruvis, ke ilian prapatrujon necesas serĉi en Hindio, probable apud la rivero IndusoSindh. Ilia nomada vivmaniero kaŭzis problemojn en eŭropaj landoj kaj vekis grandan malamon kontraŭ ili, sekve ankaŭ persekutadon kaj pogromojn. La esprimo "cigano" estas de ili mem ofte konsiderata kiel ofenda insulto kaj rifuzata. Tamen en la monda kulturo ekzistas multaj gravaj literaturaj kaj historiaj verkoj uzantaj la terminon "cigano", tial la vorton ne eblas forigi.

Ciganoj parolis dialektojn de cigana lingvo, sed, dum la malnomadiĝo, plurlande pasis al cigana ĵargono aŭ parolis nur la landan lingvon.

La ciganoj en la orienta Eŭropo nomas sin roma (romaoj), en la ĝermanaj landoj sintí (sintioj) kaj en hispanlingvaj landoj kalé (kaleoj).

Malgraŭ la ĝenerala malamo kaj persekutado, la ciganoj konservis sian identecon, lingvon kaj originalecon, kio aliflanke vekis ankaŭ admiron aŭ almenaŭ atenton de gravaj artistoj. Sed ili havas ankaŭ propran kulturon (cigana muziko estas la fonto de flamenko). Ili estas muzikemaj kaj amas fabelojn.

La naziismo provis ekstermi ciganojn. Multaj mezeŭropaj kaj orienteŭropaj ciganoj mortis en naziaj ekstermejoj. La nazian ekstermon ciganoj titolis Porajmos.

En Brazilo, estas du ciganaj "gentoj", la unuaj estas kaleoj kiuj venis el Portugalio kaj Hispanio en fruaj eraoj kaj vivas laŭ tradiciaj nomadaj moroj, ili almozpetas, faras cirkaj prezentaĵoj, leĝas la bon-hazardon. Ili estas tre malriĉaj kaj vivas en tre malbonaj kondiĉoj. Fizike ili estas nigr-haŭtaj. La dua estas la romaoj kiuj venis el orienta eŭropo en 20-a jarcento post Dua mondmilito. Ili, ĝenerale, vivas en grandaj urboj, kiel Rio-de-Ĵanejro kaj San-Paŭlo kaj tendaras nur pro ceremoniaj kaj festaj aferoj. Ili estas blank-haŭtaj kaj ĝenerale vivas kiel komercistoj. Brazilaj romaoj neis al kaleoj nomon "ciganon" kaj ne agnoskas al ili apartenon al sia komunumo.

En 1998 ciganaj naciistoj kongresis en Prago, kie ili kreis senteritorian civiton Ciganio.

Ankaŭ la termino bohemiano pri artisto malŝatanta sociajn konvenciojn estas inspirita de vivmaniero de ciganoj, kiuj venis al Francio el Bohemio.

Trafan priskribon de ciganoj donas Marjorie Boulton en sia lernolibro "Faktoj kaj fantazioj".

Ciganaj muziko-ĝenroj

Ciganoj en aligentaj kulturoj

Ni menciu almenaŭ kelkajn verkojn, en kiuj rolas ciganoj:

Literaturo

Muziko

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo [Ciganoj kaj hispanaj dancoj].
  • J. Strauss: "Cigana barono"
  • Georges Bizet kaj Prosper Mérimée: Carmen
  • F. Lehár: "Cigana amo"
  • E. Kalmán: "Cigana muzikestro"
  • A. Dvořák: "Ciganaj melodioj"
  • B. M. Ravel: "Cigano"

Filmo

Scienco

  • August Fraser: The Gypsies ("Ciganoj"), Oxford/Cambridge 1995

Eksteraj ligiloj

Rilataj temoj

Bildoj