Cigna ansero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cigna ansero
Swan goose in captivity.
Swan goose in captivity.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Ansero
Specio: A. cygnoides
Anser cygnoides
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Sinonimoj

Cygnopsis cygnoides
Cycnopsis cygnoides

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Cigna ansero (science: Anser cygnoides) estas rara granda anseroforma birdo kiu reproduktas en Mongolio, plej norda Ĉinio kaj sudorienta Rusio. Ĝi estas migranta birdo, kaj en vintro ĝi restas en centra kaj orienta Ĉinio. Vagantoj troviĝis en Japanio kaj Koreio (kie ili kutime vintris en nombroj kiam ili estis pli komunaj), kaj pli rare en Kazaĥio, Laoso, marborda Siberio, Tajvano, Tajlando kaj Uzbekio.[1]

Jam jarcentojn antaŭe, ĝi estis malsovaĝita en areoj de Ĉinio kaj aliloke. Enmetitaj kaj sovaĝiĝintaj populacioj de ties hejmigitaj rasoj videblas en multaj lokoj for de ties natura teritorio. La natura formo estas ankaŭ tenata en kolektoj, kaj fuĝintoj estas kutimaj inter sovaĝiĝintaj aroj de aliaj anseroj de genroj Anser kaj Branta.

Nune, naturalistoj konsideras ĉi tiun birdon kiel endanĝeran specion.

Aspekto

Anser cygnoides cygnoides en Ĉinio

La Cigna ansero estas granda kaj longkola inter la membroj de sia genro; naturaj birdoj estas 81–94 cm longaj (la plej longaj inter la anseroj de la genro Anser) kaj pezas 2.8–3.5 kg aŭ plie (la dua plej peza Anser, post la Griza ansero A. anser). Ambaŭ seksoj estas similaj, kvankam la masklo estas pli longa, kun proporcie pli longaj beko kaj kolo; fakte la plej grandaj inoj estas preskaŭ tiom grandaj kiom la plej malgrandaj maskloj. Tipaj mezuroj de la flugiloj estas 45–46 cm ĉe maskloj, 37.5–44 cm ĉe inoj; la beko estas ĉirkaŭ 8.7–9.8 cm longa ĉe maskloj kaj 7.5–8.5 cm ĉe inoj. La tarso ĉe maskloj estas ĉirkaŭ 8.1 cm.[1] La enverguro de plenkreskuloj estas 160-185 cm.[2]

La supraj partoj estas grizecbrunaj, kun fajnaj helaj bordoj ĉe la plej grandaj plumoj kaj kaŝtankoloraj krono, nuko kaj malantaŭa kolo (areo kiu atingas ĝis sub la okulo, krom la mustaĉa strio, kaj kiu nuancas la reston de la sablokolora vizaĝo pli hela ol la antaŭa kolo). La flugoplumoj estas nigrecaj, kiel la tuta subflugilo kaj la blankapintaj vostoplumoj, dum la supraj kaj subaj vostokovriloj estas blankaj. Ege fajna blanka strio ĉirkaŭas la bekobazon. Krom la pli malhelaj strioj en ventro kaj flankoj, la subaj partoj estas hele sablokoloraj, ĉefe hele en plej suba kapo kaj antaŭa kolo kiuj estas klare limigitaj antaŭ la kaŝtanbruna koloro. Dumfluge la flugiloj ŝajnas malhelaj, sen rimarkinda bildo. Unike inter la membroj de ties genro, la longa, fortika beko (ĉefe ĉebaze) estas tute nigra; la kruoj kaj piedoj aliflanke estas oranĝecaj kiel ĉe plej el ties parencoj. La irisoj estas kaŝtanbrunaj. Junuloj estas pli senkoloraj ol la plenkreskuloj, kaj ne havas la blankan fajnan bekobazan strion nek la malhelan striecon en subaj partoj.[1]

La voĉo estas laŭta longega kaj ascenda hupado aang. Kiel averta alvoko, simila sed pli bojeca hupado estas elsendata du aŭ tri fojojn en mallonga serio.[3]

Ekologio

Tutmonda disvastiĝo : norde, reproduktaj areoj; sude, vintrejoj

Ĝi loĝas en stepoj al tajgo kaj montaj valoj ĉe fluanta akvo, paŝtante plantojn kiaj Ciperacoj (Cyperaceae), kaj rare naĝante. Ili formas malgrandajn arojn for de la reprodukta sezono. Vintre, ili paŝtas en ebenaĵoj kaj stoplejoj, foje malproksime de akvo. Birdoj revenas el vintrejoj ĉirkaŭ aprilo, kaj la reprodukta sezono komencas tuj poste. Ili reproduktiĝas kiel solaj paroj aŭ izolaj grupoj ĉe marĉoj kaj alitipaj humidejoj, kaj nestagado komencas ĉirkaŭ majo. La ino demetas kutime 5–6 ovojn, sed foje ĝis 8 ovojn, kiuj estas demetataj en neprofunda nesto farita el plantoj, situanta rekte surgrunde, ofte sur malgranda amasmonteto por elteni ĝin seka. La frumaturaj idoj eloviĝas post ĉirkaŭ 28 tagoj kaj iĝas sekse maturaj post 2–3 jaroj. Ĉirkaŭ fino de aŭgusto aŭ komence de septembro, la birdoj startas al vintrejoj, kie ili ariĝas en malgrandaj grupoj por plumoŝanĝado de la eluzita plumaro.[1]

Tiu palearktisa specio estis suprenlistita el Preskaŭ Minacata al Vundebla en 1992 kaj plue al Endanĝerita en 2000, ĉar ties populacio estas malpliiĝanta pro habitatoperdo, troa ĉasado kaj (ĉefe en la ebenaĵo Sanjiang en Ĉinio) ovokolektado. Sed nova priserĉado montris, ke ĝi ne estas tiom rara kiom supozite, kaj sekve, ĝi estis subenlistita al la statuto de Vundebla denove en 2008. Krome malpli da 500 paroj povus resti en Rusio, dum en Mongolio ties nombroj estas nekonata kvankam estis vidataj ĉirkaŭ 1,000 ĉe la lago Ögii en 1977. Preferataj vintrejoj en Ĉinio estas la Lago Dongting, la Lago Pojang, la Janĉengaj marbordaj humidejoj kaj aliaj lokoj ĉirkaŭ malsupra rivero Jangzio, kie povas troviĝi ĉirkaŭ 60,000 individuoj ĉiujare – kvankam tio povus esti preskaŭ la tuta tutmonda populacio. Ĝis la 1950-aj jaroj, tiu specio vintris en malgrandaj nombroj (ĝis ĉirkaŭ 100 birdoj ĉiujare) en Japanio, sed habitatodetruo malaperigis ilin. Kune el 60,000 al 100,000 plenkreskaj Cignaj anseroj restas en naturo nuntempe.[4]

Elnaturigo

Blanka Ĉina ansero

Kvankam majoritato de Hejmaj anseroj estas descendaj el la Griza ansero (A. anser), almenaŭ du rasoj estas rektaj descendantoj de la Cigna ansero: nome la Ĉina ansero kaj la Afrika ansero. Tiuj du rasoj estis hejmigitaj ekde almenaŭ mezo de la 18a jarcento – eble eĉ (en Ĉinio) ekde ĉirkaŭ la 1000-aj jaroj antaŭ nia erao. Ili varias konsiderinde el siaj naturaj papatroj laŭ aspekto, temperamento, kaj kapablo por produkti viandon kaj ovojn; plej rimarkinda karaktero estas la elstara beka karunklo.[5]

Charles Darwin studis rasojn de anseroj kiel parto de sia verko pri la teorio de evoluo. Li notis, ke la eksteraj diferencoj inter Ĉinaj anseroj kaj la rasoj descendaj el la Griza ansero kaŝis pli proksiman rilaton:

"La hibridoj el la komuna kaj la ĉina anseroj (A. cygnoides), specioj kiuj estas tiom diferencaj ke ili ĝenerale estas lokataj en distingaj genroj,[6] ofte reproduktiĝis en tiu lando sen puraj gepatroj, kaj en ununura instanco ili reproduktiĝas inter se."[7]

Notoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Madge & Burn (1987), Carboneras (1992)
  2. Ogilvie & Young (2004)
  3. Madge & Burn (1987)
  4. Carboneras (1992), BLI (2008a,b)
  5. Madge & Burn (1987), Buckland & Guy (2002), Ekarius (2007)
  6. La Cigna ansero estis separata en la monotipa genro Cygnopsis (alternative literumita Cycnopsis) fare de Johann Friedrich von Brandt en 1836, ĉirkaŭ 20 jaroj antaŭ Darwin skribis tion. Cygnopsis cygnoides esence signifas "cigneca", Cygnopsis signifante "aspekto kiel cigno" kaj cygnoides "simila al cigno".
  7. Darwin (1859): p.253

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj