Cignolago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rusa poŝtmarko: Siegfried kun Odile, la nigra cigno, filino de la sorĉisto Rothbart
Desegnaĵo de F. Gaanen por la dekoro de la dua akto, Moskvo, 1877

La Cignolago (ruse : Лебединое Озеро - Lebedinoje ozero) estas tre fama baleto en kvar aktoj, kies muzikon komponis Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij (ruse : Пётр Ильич Чайкoвский (Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "aŭskultu" aŭskultu )). Ĝi apartenas al la normrepertuaro de la klasikaj baletkompanioj. Precipe la alegro modera el la dancaro de la cignoj en la dua akto estas mondfama, eĉ ekster la publiko, kiu interesiĝas pri la dancarto, ĉar el la koregrafio de Lev Ivanov naskiĝis multaj parodioj (Danco de la kvar cignetoj!).

Ĝi estis kreata en la Granda Teatro de Moskvo (ruse : Большой Театр) je la 20-a de februaro laŭ la julia kalendaro (aŭ 4-a de marto laŭ la gregoria kalendaro) 1877 sub gvido de Semen Riabov kaj kun koregrafio de Julius Reisinger. Ĝi estas la dudeka verko de Ĉajkovskij kaj la libreton verkis Vladimiro Begiĉev ekde malnova legendo germana.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]