Ciklopropeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Struktura formulo de ciklopropeno
Plisimpligita desegno de struktura formulo de ciklopropeno
Molekulo de ciklopropeno

Ciklopropeno estas cikla organika kombinaĵo kun la kemia formulo C3H4. Ĝi estas la plej simpla cikloalkeno kaj konsistas el trimembra ringo, kiu entanas unu duoblan ligon. Ciklopropeno estas unu el la plej forte streĉitaj ringaj kombinaĵoj, kiujn oni ĝis nun izolis. Ĝi estas pli fotre streĉitaol la ciklopropano, ĉar du ligaj anguloj devas malgrandiĝo de 120° je 60° – tiel je 60° – (ciklopropano: 109,5° – 60° = 49,5°). En la naturo aperas pli komplikaj grasacidoj, kiuj entenas ciklopropenan ringon, ekz. la sterculina acido en grajna oleo de Sterculia foetida.

Sintezo

Ciklopropilamina estas metil-izita per metil-jodido. La tiel estiĝanta jodid-salo transformiĝas kun humida arĝenta hidroksido. La sekvanta seka distilado de ciklopropiltrimetila amoniumhidroksido donas per Hofmann-eliminado ciklopropenojn.

Reagemo

Pro sia granda ringa streĉo, ciklopropeno estas tre malkonstanta kaj emas forte al polimeriĝo. Se oni aldonas bromon, estiĝas 1,2-dibrom-ciklopropano, kiam la reago okazas tre forte.