Cikoniedoj

El Vikipedio
(Alidirektita el Cikonioj)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Cikoniedoj
Mycteria leucocephala
Mycteria leucocephala
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Cikonioformaj Ciconiiformes
Familio: Cikoniedoj Ciconiidae
Gray, 1840
Genroj

Vidu tekston

Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r
Ciconia ciconia

Cikoniedoj estas familio de birdoj. La familio havas 6 genrojn kaj 19 speciojn.

La cikonioj estas grandaj, longkruraj, longkolaj vadbirdoj kun longaj fortikaj bekoj, kiuj apartenas al familio de Cikoniedoj. Ili okupas plej el mezvarmaj mondaj regionoj, sed ili klopodas loĝi iom pli sekajn vivmediojn ol siaj parencaj ardeoj, kulerbekuloj kaj ibisoj. Alia diferenco estas, ke cikonioj ne kapablas purigi fiŝojn, do ili ne sammaniere manĝas ilin; pli ofte cikonioj manĝas ranojn, fiŝetojn, insektojn, vermojn kaj birdidojn kaj etajn mamulojn kiel ratoj, ekzemple. Cikonioj ne havas faringojn, do ili estas voĉe mutaj kaj ne alvokas, sed komunikas surneste per tipa bekklakado. Multaj specioj migras. Estas 19 specioj de cikonioj en 6 genroj.

Genro Mycteria

  • Mycteria cinerea
  • Mycteria ibis
  • Mycteria leucocephala
  • Mycteria americana

Genro Cikonio Ciconia

Genro Jabiru

  • Jabiru mycteria

Genro Leptoptilus

GenroAnastomas

Genro Ephippiorhynchus

  • Ephippiorhynchus asiaticus
  • Ephippiorhynchus senegalensis

Laŭ sia flugmaniero cikonioj ŝatas ŝvebi uzante varmajn aerfluojn por konservi energion. Tiel homoj lernis de tiu tekniko kiam Otto Lilienthal fine de la 19ª jarcento desegnis ekzemplajn ŝvebmanierojn lau fotoj de cikonioj faritaj de Ottomar Anschutz en 1884. Cikonioj havas grandan enverguron kaj Marabuo havas la plej longan (3’2 m) kune kun anda kondoro.

Cikoniaj nestoj estas ofte grandegaj kaj povas esti uzataj dum multaj jaroj. Kelkaj grandiĝis ĝis 2 m. larĝaj kaj 3 m. altaj. Oni diras, ke cikonioj estas monogamaj sed tio veras nur relative. La paroj povas ŝanĝi dum migrado.

[redakti] rete


Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj