Cilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cilio (Cilium) nomiĝas la mallonga, harsimila ĉelkreskaĵo, kiu kontraŭ al la simile konstruata sed pli longa flagelo, formas grandnombron sur la ĉelsurfaco de unuĉelulojplurĉeluloj. Temas pri tre mallarĝa elkreskaĵo de la citoplasmo, kiu estas kovrita interne per tubforma mikrotubo,kaj kiu respondas al bazkorpo.

La cilioj estas movemaj kaj ilia komuna, remanta movo servas

  • la antaŭen-movon de ĉelo kiel ĉe cilibestetoj aŭ multnombraj larvoj de pli malgrandaj, en akvo vivantaj bestoj,
  • la alproprigon de la nutraĵeroj
  • la transporton de korpetoj aŭ fluidaĵoj interne de organismo (kiel ekz. ĉe cilia epitelio en la korpokavoj).

La cilioj estas preskaŭ miniaturaj, fleksiblaj remiloj. Dum la fortplena antaŭenbato, la cilio estas rekta; la pli malrapida rebato okazas kurbiĝinte, dum kio komenciĝas kurboondo de la cilibazo kaj kuras al la cilipinto, tiel la cilio reakiras la originalan staton ĉe malgranda akvorezisto. Dum tio okazas space unu kurbo.

Ĉiu cilio de la ciliordo batas iom poste al la antaŭstaranta. Oni nomas tion metaĥrona moviĝo. La moviĝofluo estas tiel ondoforma, komarebla kun en vento ondanta tritikkampo.

Pri la kurbiĝo respondecas la energibezonaj, ATP-dependaj deŝoviĝoj de la mikrotuboj de la cili-interno.

Cilioj kaj flageloj estas kuntiritaj science sub la nocio undulipodiumoj, ĉar ili montras la saman konstru-principon. Botanikisto nomas foliojn (pli malofte ankaŭ tutaj organoj) kun cilioj, se la folirando estas kovrata de vico da mallongaj haroj. Tiuj haroj estas elkreskaĵoj de ĉeloj aŭ el kompletaj ĉeloj aŭ el pluraj ĉeloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]