Cilka Kotyzová

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Cilka Kotyzová
Persona informo
Naskiĝo 28-an de julio 1942 (1942-07-28)
Morto 18-an de oktobro 1997 (1997-10-18) (55-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Ĉeĥio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Cecilie KOTYZOVÁ, nomata Cilka (naskiĝis la 28-an de julio 1942-mortis en la 18-a de oktobro 1997) estis ĉeĥa esperantistino, aktivulino en EK Česká Třebová kaj en asocio de handikapuloj, rulseĝulino.

La okan tagon post naskiĝo ŝi estis trafita de paralizo, nur la dekstra mano iomete funkciis. Pro tiu ĉi handikapo ŝi neniam vizitis lernejon, ĉion instruis al ŝi la patrino. Ŝi klerigis sin mem per legado de libroj.

Malgraŭ tio ŝi laboris ĉe la magistrato de Česká Třebová, kie ŝi zorgis pri invalidoj kaj malriĉuloj.

En 1963 ŝi lernis Esperanton ĉe Jindřich Štancl en Česká Třebová. Poste ŝi mem fariĝis instruantino de Esperanto, prezidantino de Esperanto-klubo, estraranino de AEH, laboris por IKUE kaj same por la loka romkatolika paroĥejo. Por handikapuloj ŝi organizis busajn ekskursojn.

Multaj vidis en ŝi modelan homon, kiu ne rezignis pro sia handikapo, sed ĝis la morto aktivis en la publika vivo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]