Cill Airne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Cill Airne
Killarney

Katedralo de S-ta Maria
Katedralo de S-ta Maria

Blazono
Administrado
Lando Irlando
Provinco Munster
Kantono Graflando Kerry
Retpaĝaro http://www.killarney.ie
Demografio
Loĝantaro 13.426
Geografio
Koordinatoj
52°03′32″N 9°30′26″U  /  52.05889°N, 9.50722°U / 52.05889; -9.50722 (Cill Airne)Koordinatoj: 52°03′32″N 9°30′26″U  /  52.05889°N, 9.50722°U / 52.05889; -9.50722 (Cill Airne)
Alto 50 m
Areo km²
Ireland map County Kerry Magnified.png
v  d  r
Information icon.svg

Cill Airne, angle Killarney, estas urbo en graflando Kerry en Irlando. Ĝi estas signifa trafika nodo kaj grava turismejo, precipe pro sia nature bela ĉirkaŭaĵo.

La nomo signifas "preĝejo de la pruneloj".

Ĝi situas ĉe la turisma itinero Ringo de Kerry kaj havas la due plej grandan hotelan kapaciton de Irlando (post la ĉefurbo Dublino). En 2007 ĝi gajnis la oran medalon de la urbokonkurso Entente Florale. Sud-okcidente de la urbo situas lago Loch Leane, la plej granda el la Lagoj de Killarney, kaj la Nacia parko Killarney.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Cill Airne havas propran flughavenon, ĉ. 13 km norde de la urbo, proksime de Farranfore. De 1853 ekzistas fervojo; fervojaj ligoj estas al Trá Lí, Luimneach, Corcaigh kaj Dublino. Jenaj naciaj vojoj tuŝas la urbon:

  • N 22 norden al Trá Lí kaj Oileán Chiarraí kaj sud-orienten al Maigh Chromtha kaj Corcaigh
  • N 71 suden al Beanntraí
  • N 72 okcidenten al Cill Orglan kaj orienten al Mallow

Urboĝemelecoj[redakti | redakti fonton]

Cill Airne ĝemeliĝis kun jenaj urboj: