Cimbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
CIMBALO
Cimbalo
Cimbalo
Klasifiko Frapinstrumento
Ton-amplekso Nekoncerna
Parencaj instrumentoj Drumo
vdr

Cimbalo estas frapinstrumento kiu estas ofte ronda maldika plato bronza. Cimbaloj modernaj kutime havas tonalton nedifinitan, kvankam malgrandaj cimbaloj tasoformaj, de dezajno antikva, havas tonaltojn difinitajn. Oni uzas cimbalojn en orkestroj kaj alia muzikistaroj, ekz. bandoj rok-muzikaj kaj ĵazaj. Ili estas integra parto de drumo, do gravas al pop-muziko.

Cimbaloj originis en prahistorio. La Egiptoj kaj Persoj Antikvaj havis grandajn platoformajn cimbalojn, kiuj similas niajn. La Asirianoj Antikvaj havis kaj platoformajn kaj tasoformajn cimbalojn. Tiuj de la Helenoj estis tasoformaj.

Profilo de kunfrapocymbaloj. verdo = sonorilo, ruĝo = rimenoj.

Kunfrapocimbalo

Oni kuntime ludas kunfrapocimbalojn pare, ilin tenante per rimenoj. Ekzistas diversaj teknikoj por produkti sonon:

  • glitante kunfroti la randojn
  • kunfrapigi ilin Pri tiu ĉi sono Aŭskultu
  • frapeti la randon de unu kontraŭ la korpon de la alia
  • skrapi la randon de unu kontraŭ la internon de la alia, pasante de ĝia centro al ĝian randon
  • kunfrapi kaj teni ilin fermatajn, dampante la sonon.

Kutime oni dampas la kunfrapocimbalojn per premi ilin kontraŭ la korpon. Ili disvolviĝis en moderna "hi-hat" (haj-hat), esperante, ĉarlestona cimbalo.

Cimbalo pendata

Cimbalo Pendata

Oni povas pendi cimbalojn per rimeno leda au ŝnuro, au horizontale munti ilin sur stangon. Tiamaniere la cimbalo povas libere oscili. Plej ofte oni uzas trikfadenovolvatan tamburbastonon por frapi la cimbalon. La stangmuntata cimbalo tre ofte troviĝas en drumoj. Ludoteknikoj inkludas:

  • frapi la cimbalon kun tamburbastono Pri tiu ĉi sono Aŭskultu
  • ludi rulon, alterne frapante la kontraŭajn flankojn kun du tamburbastonoj
  • skrapi moneron trans la supran flankon de la cimbalo
Antikva cimbalo Helena

Cimbalo Agordata

Cimbaloj agordataj, kiuj rare uziĝas, havas tembron similan al tiu, kiun sonoriletoj havas, kaj ilia sonkoloro malsimilas tiun, kiun la cimbaloj modernaj havas. Kutime, oni ludas ilin frapante unu nur kun la rando de la alia.