Cimbora

El Vikipedio, la libera enciklopedio

1. Cimbora (Bonkunulo) estis ilustrita hungarlingva porinfana gazeto en Rumanio, kiu aperis en Satu Mare ekde 12-a de februaro 1922 ĝis 14-a de julio 1929. La unua ĉefredaktoro estis Jenő Szentimrei, sed poste ekde la 29-a numero Elek Benedek. Komence ĉiusemajne, poste ĝi aperis trifoje ĉiumonate kun subtitolo ilustrita semajngazeto por bonaj infanoj, poste la unika ilustrita hungarlingva porinfana gazeto de Rumanio kaj la posteulŝtatoj.

Eldonejo kaj presejo[redakti | redakti fonton]

Ĝia eldonejofico estis en Satu Mare, la presejo en Baia Mare kaj poste ankaŭ tiu de la lasta en Satu Mare.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La redaktoro, Elek Benedek, kiu vivis en vilaĝo Băţanii Mici, laboris en tre malfacilaj kondiĉoj, deziris doni por abonanantoj ne nur edukan, distran literaturon, historian kaj natrusciencan legaĵon, sed li havis rubrikon Elek apó üzeni (Aĉjo Elek mesaĝas), en kiu li helpis la geknabojn kiel skribi kaj verki. En la gazeto, kiu rapide fariĝis tre populara, la redaktoro publikigis la infanliteraturajn kreaĵojn de la klasikuloj hungaraj, rumanaj kaj universalaj, sed li invitis ankŭ la plej bonajn samtempajn verkistojn, ke ili fariĝu kunlaborantoj de la gazeto.

Kunlaborantoj[redakti | redakti fonton]

Por la Cimbora verkis: Lajos Áprily, Mária Berde, Jenő Dsida, Sándor Kacsó, Benő Karácsony, Ernő Ligeti, Sándor Reményik, Domokos Sipos, Áron Tamási, László Tompa.

Cimbora Könyvtára[redakti | redakti fonton]

La gazeto eldonis ankaŭ librojn sub nomo Cimbora Könyvtára (Biblioteko de Cimbora).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • [1] Literatura enciklopedio rumania hungara.

2. Post 1989 en Sfântu Gheorghe, ĉefredaktoro Kinga Farkas, redaktoro Szabolcs Szonda.

Fontoj[redakti | redakti fonton]