Cimeroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cimeroj estis antikva popolo, vivanta iam norde de Kaŭkazio kaj la Azova maro.

La skitoj forpelis ilin fine de la 8-a jarcento a.K. el Sud-Siberio tra Kaŭkazio al Anatolio. La cimeroj ĉirkaŭ la jaro 714 a.K. atakis la urbon Urartu de Asirio en la armena montaro, sed dum 705 a.K. armeo de la asira reĝo Sarru-kinu la 2-a (Sargon) repelis ilin. La cimeroj vojŝanĝis al Anatolio, kie ili dum 696–695 a.K. okupis Frigion kaj dum 652 Sardeis, la ĉefurbon de Lidio. Tiam ili alvenis al la pinto de la konkeroj kaj baldaŭ depintiĝis. Ilia lasta malvenko okazis en la jaro -637 aŭ 626, kiam armeo de Lidio forpelis ilin. Post tio, historiaj fontoj ne mencias ilin, sed verŝajne ili setlis en Kapadokio (la armena nomo de la ĉirkaŭo estas Gamir).