Cimo (insekto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Cimo
Cimex lectularius.jpg
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insektoj Insecta
Ordo: Hemipteroj Hemiptera
Subordo: Heteropteroj
Familio: Cimicidae
Kirkaldy, 1909

Genro Cimex

Genro Leptocimex

Genro Haematosiphon

Genro Oeciacus

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Litocimo estas parazito de homo kaj aliaj bestoj. Ĝi apartenas al la familio Cimicidae, subordo Heteropteroj (cimoj).

Formo[redakti | redakti fonton]

La plej kutima litocimo estas Cimex lectularius. Ĝi vivas en tre diversaj klimatoj en la tuta mondo.

La plenkreskaj litocimoj estas brun-ruĝaj, kun korpo ovforma kaj plata. Ili ne havas flugilojn, kaj havas mikroskopajn harojn. Litocimoj mezuras 8 ĝis 8 mm kaj ne moviĝas tre rapide. Ili iom similas lentojn aŭ pomkernojn.

La larvoj laŭforme similas la plenkreskajn. Ili estas pli malgrandaj kaj pli helaj, preskaŭ travideblaj.

Vivmaniero[redakti | redakti fonton]

La litocimoj ĝenerale aktivas nokte. Ili trovas predon, homan aŭ bestan, pere de ĝiaj karbongaso kaj varmo. Por nutri sin ili suĉas sangon, ĝis sepoble sian propran pezon. Tio daŭras maksimume 10 minutojn, kaj kutime ne estas rimarkebla. Ili bezonas denove nutri sin post 7 ĝis 10 tagoj. La litocimoj ĝenerale vivas grupe, kaj tage kaŝas sin en plej diversaj lokoj, kie ili ankaŭ reproduktiĝas: en la matraco mem, en remburitaĵoj, sub tapiŝo aŭ kurteno, en fendo de la planko, en ŝraŭbtruo, en kaŝilo de elektra konektilo... Estas tre malfacile trovi kie ili vivas. La plenkreskaj litocimoj povas supervivi ĝis 40 semajnojn sen nutraĵo. Ĉiu cimino demetas dum sia vivo proksimume 200 ovojn, de unu ĝis 12 tage. Post 14 tagoj eloviĝas la larvoj, kiuj bezonos 6 semajnojn por iĝi plenkreskaj, per kvin stadioj. La larvoj bezonas en ĉiuj stadioj almenaŭ unufoje trinki sangon. Ili bezonas sufiĉe altan temperaturon: sub 13 aŭ 15 °C ili ne povas kreski.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni supozis ke en la okcidenta mondo, ĉefe pro la uzo de DDT, litocimoj estis ekstermitaj. Tamen, dum la pasintaj jaroj ili reaperas.

Kontraŭbatalo[redakti | redakti fonton]

Kiam litocimoj ekloĝis ie, necesas forta purigado per kontraŭinsekta veneno por seniĝi de ili. Ankaŭ la matracoj, kovriloj, kurtenoj, tapiŝoj, vestaĵoj, pluŝoj devas esti purigitaj, lavitaj je 60 °C aŭ forĵetitaj. Ekzistas malfortaj venenoj kiuj mortigas nur la larvojn, kaj povas konduki al malapero de la litocimoj, se oni regule uzas ilin dum longa periodo. La litocimoj povas facile transportiĝi en valizoj, sakoj, mebloj... kaj tiel infekti novan lokon. Por protekti sin kontraŭ tio (kiel gasto aŭ kiel gastiganto), ekzistas forpuŝaj produktoj. Eblas ankaŭ lasi la valizojn en alia loko ol tiu kie oni dormas.

Ĉefe loĝantoj de Novjorko luktas kontraŭ cimoj en siaj litoj.
La besto donis sian nomon al komputila eraro, vidu Cimo (komputscienco).