Cinamoma botaŭro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Cinamoma botaŭro

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Ixobrychus
Specio: I. cinnamomeus
Ixobrychus cinnamomeus
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Cinamoma botaŭro (Ixobrychus cinnamomeus) estas malgranda birdospecio de la ardea familio de Ardeedoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas de malnovmonda origino, reproduktiĝas en tropika kaj subtropika Azio el norda kaj orienta Barato kaj Srilanko oriente al Hindoĉino inter sudorienta Ĉinio, Filipinoj kaj Indonezio. Ĝi estas specio ĉefe de loĝantaj birdoj, sed kelkaj nordaj birdoj (de centrorienta Ĉinio) migras mallongajn distancojn.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri malgranda specio 38 cm longa, kvankam ĝi estas unu el plej grandaj botaŭroj de la genro Ixobrychus aŭ de malgrandaj botaŭroj. Posedante mallongan kolon kaj longecan bekon, la masklo estas uniformle cinamokolora supre kaj sablokolora sube. La ino estas simila sed ŝiaj dorso kaj krono estas brunaj, kaj junuloj estas kia ino sed tre strieca brune sube.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Kaze de surprizo aŭ ĝeno ĉe la nesto aŭ prokeime, ĝi adoptas karakteran sintenon de botaŭroj, kun kolo etende perpendikulare, beko indikanta ĉielen, dum la birdo senmoviĝegas, iĝante rimarkinde nedistingebla inter la vertikaleca kareksa medio.[1]

Ties reprodukta habitato estas kareksoj, sed ankaŭ ĉe rizkampoj, mangrovejoj kaj borde de lagoj, marĉoj kaj aliaj humidejoj. Ili nestumas sur platformoj de kareksoj en arbustaroj aŭ ĉe rizkampoj kaj bambuarbaroj. La ino demetas 4-6 ovojn en nesto ĉirkaŭ 1 m superakve. Ambaŭ gepatroj kovas. Ili povas nestumi solece, en izolaj kolonioj aŭ ĉe aliaj specioj kiaj kormoranoj, bovardeoj aŭ la Nigra botaŭro.

Ili povas esti malfacile videblaj, pro ties kaŝema vivostilo kaj kareksa habitato, sed tendencas eliri krepuske, kiam ili povas esti vidataj grimpante preskaŭ katece serĉe de ranoj. Cinamomaj botaŭroj manĝas insektojn, fiŝojn kaj amfibiojn.


Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ali, Salim; J C Daniel. (1983) The book of Indian Birds, Twelfth Centenary edition. Bombay Natural History Society/Oxford University Press.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bikram Grewal: Vögel in Indien und Nepal. Gießen 2000.
  • Josep del Hoyo et al.: Handbook of the Birds of the World, Band 1 (Ostrich to Ducks). Lynx Edicions, 1992, ISBN 84-87334-10-5
  • Birds of India de Grimmett, Inskipp kaj Inskipp, ISBN 0-691-04910-6
  • Kushlan, James A. kaj James A. Hancock, Herons, New York, Oxford University Press, 2005, 433 p. (ISBN 978-0-19-854981-9) (OCLC 54913407)