Cincinnata strangolisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cincinnata strangolisto
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1937 (1937-11-30)
Morto 29-an de majo 2007 (2007-05-29) (69-jaraĝa)
en Pickaway Correctional Institution
Okupo
Okupo seria murdisto • taksiŝoforo
vdr

La cincinnata strangolisto [angle The Cincinnati Strangler] estas la kromnomo donita al la seria murdisto kiu seksperfortis kaj strangolis sep maljunajn virinojn apud Cincinnati, Ohio inter 1965 kaj 1966. Estis ofta supozo, ke la identeco de la cincinnata strangolisto estas Posteal Laskey, ekstaksiisto.

Kvankam li arestiĝis pro nur unu murdo, la murdoj finiĝis kiam Posteal Laskey kaptiĝis.

Li estis origine kondamnita al morto. Tamen la Usona Suverena Kortumo aboliciis la mortopunon, kaj lia puno reduktiĝis al dumviva mallibero. (Poste la Suverena Kortumo restarigis la mortopunon). Laskey mortis en prizono la 29-an de majo 2007 de naturaj kaŭzoj.