Cinco de Mayo
El Vikipedio
Cinco de Mayo (t.e. Kvina de majo, en la hispana) estas festotago origine meksika, sed pli festata en Usono. En Meksiko ĝi estas festata ĉefe en la subŝtato Puebla, kie oni nomas ĝin El Día de la Batalla de Puebla; ĝi memorigas pri batalo okazinta tie en la jaro 1862, kiam meksika armeo sub komando de generalo Ignacio Zaragoza Seguín neatendite venkis francan armeon. En Usono ĝi rolas kiel ĝenerala festotago pri la meksika kulturo. Ĝi ne estas oficiala festo, kaj malmultaj laborantoj ferias en ĝi.